Belgio

Lando situanta en nordokcidenta Eŭropo.
• Plennomo: Reĝolando de Belgio.
• Traduko: Royaume de Belgique en franclingvo, Koninkrijk België en nederlandlingvo kaj Königreich Belgien en germanlingvo.


Belgio estas federacia ŝtato sub konstitucia kaj parlamenta monarĥio. Ĝi fariĝas sendependa de Nederlando en 1830. Plie, ĝi estas unu el la fondintaj membroj de la Eŭropa Unio, kiu gastigas la precipajn internaciajn instituciojn.

XXX

Administracio
Belgio estas dividita en 3 komunumoj (Communauté Française, Deutschsprachige Gemeinschaft kaj Vlaamse Gemeenschap), 3 regionoj (Région de Bruxelles-Capitale, Région Wallonne kaj Vlaams Gewest) kaj 10 provincoj (Antwerpen, Brabant Wallon, Hainaut, Liège, Limburg, Luxembourg, Namur, Oost Vlaanderen, Vlaams Brabant kaj West Vlaanderen).

Blazono
La blazono de Belgio konsistas el reĝa kapuĉmantelo, kie estas enskribita la devizo. En la mezo, du leonoj – simboloj de la lando – tenas armilojn kaj ŝildon kun tradicia leono. Ĉiu leono ankaŭ portas flagon de Belgio.

Demografio
La denseco de la loĝantaro en Belgio estas unu el la plej alta en la mondo: 346 loĝantoj/km². La spaca distribucio de la homoj estas tre malegala, kun la plej grandaj densecoj en la centra triangulo inter Antwerpen, Bruxelles kaj Gent. La regiono Vlaanderen estas dufoje pli densa ol la regiono Wallonie. Kelkaj 135 urboj enhavas pli ol 90% de la loĝantaro. La plej grandaj urboj, krom Antwerpen kaj Bruxelles, estas Charleroi, Gent kaj Liège.

Devizo
La frazo «Unueco donas fortecon» estas publike dirita de la regento Érasme Louis SURLET DE CHOKIER kiam li ĵuras sur la konstitucio la 25an de Februaro 1831. Ĝi fariĝas la devizo de Belgio kiu estas enskribita sur rubando malsupre de la blazono. Ĝi estas tradukita en la tri oficialaj lingvoj de la lando: «Lʼunion fait la force» (france), «Einigkeit macht stark» (germane) kaj «Eendracht maakt macht» (nederlande).

Dinastio
Vidu ankaŭ la dokumenton pri la genealogia arbo de la belga dinastio.

Edukado
En Belgio la instruado estas deviga por ĉiuj la infanoj inter 6 kaj 18 jara. La lerntempo estas dividita en tri periodoj: la infanĝardeno (de 3 ĝis 6 jara), la unuagrada lernejo (de 7 ĝis 12 jara) kaj la duagrada lernejo (de 13 ĝis 18 jara). Ankaŭ estas du diferencaj lernretejoj: la oficiala, kun publikaj lernejoj organizitaj de la registaro kaj la libera, kun privataj lernejoj organizitaj de la Katolika Eklezio. Poste, la plej grandaj universitatoj estas la Vrije Universiteit Brussel, la Université Libre de Bruxelles, la Universiteit Gent, la Katholieke Universiteit Leuven, la Université de Liège kaj la Université Catholique de Louvain-la-Neuve. Preskaŭ ĉiuj la homoj estas legokapablaj kaj multnombraj estas plurlingvaj...

Festkalendaro

Flago
La flago de Belgio konsistas el tri vertikalaj strioj: nigra, flava kaj ruĝa.

Gazetaro
Jen la precipaj ĵurnaloj disponeblaj en Belgio. Krom kelkaj esceptoj la ĝeneralaj ĵurnaloj estas disponeblaj en ĉiuj la regionoj de la lando.
- Franclingve: La Dernière Heure/Les Sports, La Libre Belgique, LʼÉcho, Le Soir, Metro.
- Germanlingve: Grenz-Echo.
- Nederlandlingve: De Morgen, De Standaard, De Tijd, Gazet van Antwerpen, Het Belang van Limburg, Het Laatste Nieuws, Het Nieuwsblad, Het Volk, Krant van West-Vlaanderen, Metro.

Geografio
Belgio estas unu el la plej malgrandaj landoj en Eŭropo kies la ĉefurbo estas Bruxelles. Ĝi estas ĉirkaŭita de Nederlando, Germanio, Luksemburgio, Francio kaj la Norda Maro. Ĝia teritorio etendas sin sur la distanco de 318 kilometroj inter la urboj De Panne kaj Arlon. Ĝia reliefo estas relative malalta, inter 0 metro nordokcidente kaj 694 metroj sudoriente, ĉe la Signal de Botrange. Fine, ĝia surfaco estas de 30.528 km² (250 km² da akvo kaj 30.278 km² da tero) kun loĝantaro de proksimume 10.414.336 personoj.

Himno
Delonge La Brabançonne estas la nacia himno de Belgio. Tiu patriotisma kanto havas franclingvan, nederlandlingvan kaj germanlingvan versiojn. Sed, se la unuaj paroloj estis skribitaj en 1830, ili estis plurfoje modifitaj kaj nur akceptitaj kiel nacia himno en 1860.

Interreto
Jen la precipaj provizantoj disponeblaj por ricevi la interreton en Belgio. Krom kelkaj esceptoj la sendata signalo de tiuj provizantoj estas alirebla en ĉiuj la regionoj de la lando. Plie ĉe ĉiuj provizantoj oni povas elekti inter malrapida aŭ rapida konekto...
Edpnet, Numericable, Orange, Proximus, Scarlet, Telenet, Versatel, VOO

Klimato
En Belgio, la vetero estas mara kaj modera, kun mildaj vintroj kaj malvarmetaj someroj. En la realeco, tio signifas ke vintre pluvas du tagojn el tri kaj somere pluvas unu tagon el du! Tamen, depost la komenco de la meteorologiaj tabeloj, oni jam konstatas kelkajn rimarkindajn esceptojn kun ekstremaj temperaturoj inter +40°C kaj -30°C. 

Lingvo
Belgio havas tri oficialajn lingvojn: nederlanda (57%), franca (42%) kaj germana (0,6%).

Naciofesto
Belgio estas festita je la 21a de Julio.

Poŝto

Radio
Jen la precipaj stacioj disponeblaj por aŭskulti la radion en Belgio. Krom kelkaj esceptoj la sendata signalo de la ĝeneralaj radioj estas alirebla en ĉiuj la regionoj de la lando. Tamen, tro multnombraj por citi ĉiujn, la komunumaj kaj/aŭ lokaj radioj ne aperas en la listo...

- Franclingve: Classic 21, La Première, Musiqʼ3, Pure FM, VivaCité.
- Germanlingve: Radio Sunshine.
- Nederlandlingve: Radio Één, Radio Twee.

Religio
La libereco pri religio estas enskribita en la Konstitucio en 1831. La kvin oficialaj religioj – por kiuj la klerikaro estas grandparte pagita per la ŝtato – estas: katolikismo (75%), protestantismo (22%), anglikanismo, judismo kaj islamo. Al tiuj necesas aldoni laikecon.

Telefono

Televido
Jen la precipaj kanaloj disponeblaj por spekti la televidon en Belgio. Krom kelkaj esceptoj la sendata signalo de tiuj televidoj estas alirebla en ĉiuj la regionoj de la lando. Tamen, tro multnombraj por citi ĉiujn, la komunumaj, lokaj kaj/aŭ pagaj televidoj ne aperas en la listo...

Franclingve
AB3 – ĝenerala privata televido
AB4 – ĝenerala privata televido
ARTE Belgique – tema publika televido
Canal Z – tema privata televido
Club RTL – ĝenerala privata televido
La Deux – ĝenerala publika televido
La Trois – ĝenerala publika televido
La Une – ĝenerala publika televido
Nick Jr.
– tema privata televido por infanoj
Plug RTL
– ĝenerala privata televido
RTL TVI
– ĝenerala privata televido

Germanlingve
BRF TV – ĝenerala publika televido


Nederlandlingve
2BE – ĝenerala privata televido
Canvas – ĝenerala publika televido
Één – ĝenerala publika televido
Kanaal Z
– tema privata televido
Ketnet – ĝenerala publika televido
Sporza
– tema publika televido
VTM – ĝenerala privata televido


Valuto
La belga valuto estas Eŭro.