Uzkondiĉoj

Tiu, kiu deziras distribui, kopii aŭ reprodukti la enhavon de verOpedio por celoj aliaj ol personaj, en tuto aŭ en parto, per ia ajn formo, rimedo aŭ procedo, devas absolute respekti la sekvantajn uzkondiĉojn:

Unue – escepte kontraŭa kaj specifa mencio (*) – la bildoj, fotografaĵoj kaj tekstoj de tiu blogo estas la proprieto de la aŭtorino Marie CHESNELLE. Tamen la verko disponeblas laŭ la permesilo Creative Commons License: Atribuite - Nekomerce - Nemodifite 4.0 Tutmonda. Evidente, ĉi tio estas facile komprenebla resumo (kaj ne anstataŭaĵo) de la angla versio de tiu rajtigilo, kiu nur valoras en kazo de konflikto.

{
العربية - Беларуская - Castellano - Català - Česky - 華語 - Dansk - Deutsch - English - Español - Français - Galego - Ελληνικά - Hrvatski - Indonesia - Íslenska - Italiano - 日本語 - 한국어 - Latviski - Lietuvių - Magyar - Melayu - Nederlands - Norsk - Polski - Português - Română - Pусский - پارسی - Suomeksi - Svenska - Türkçe - Yкраїнська
}


Due – (*) koncernante la bildojn kaj fotografaĵojn protektatajn per kopirajto – ili estas alŝutitaj nur por ilustri la nunan enciklopedion. Efektive, esceptoj enkadre de informa uzo estas permesitaj laŭ la Convention Benelux en matière de Propriété Intellectuelle (25 février 2005) kaj la Loi relative au droit d’auteur et aux droits voisins (30 juin 1994 kaj 3 avril 1995), kiuj reguligas la rajtojn de aŭtoreco kaj ties koneksajn rajtojn. Alia uzo estas do malpermesita!

Trie – se dubo persistas – bonvolu sendi demandon pere de la kontaktformularo!

Atentu! Ankaŭ bone sciu, ke la malrespekto de la nunaj uzkondiĉoj konstituas falsadon, kiu nepre engaĝas la civilan kaj punan prirespondecojn de la falsanto. Homo avertita estas duone savita...