Enkonduko

La aventuro verOpedio jam komencas en 2008. Unue ĉa la platformo OVERBLOG por 4 jaroj. Due ĉe EKLABLOG por 4 pliaj jaroj. Lastfoje translokiĝita en 2016 ĉe Blogger...


Kial verki blogon?
Legi kaj skribi, tiuj aktivecoj estas preskaŭ vivgravaj por mi, kiel spiri bonan aeron en la naturo! Plie, jam de kelkaj jaroj mi interesiĝas pri arthistorio kaj fotografio, kies praktiko invitas al plej vasta komuniko. De tiam mi ŝatas diskonigi mian propran landon...

Kial verki blogon pri Belgio?
En mia lando, kies la ĉielo estas griza, estas belgitudo en la menso kaj suno en la koro de la homoj. Bedaŭrinde ke ĝojestinguloj, kiuj tro ofte aperas sur la frontpaĝo de la gazetaro, pensas alimaniere. Tial estas tempo por prezenti pli pozitivan opinion pri la kutimoj kaj uzancoj de miaj samlandanoj.
Belgio estas lando, kiu apartenis al multnombraj nacioj, el kiuj la francanoj, la germananoj, la hispananoj kaj la nederlandanoj. El tiuj sinsekvaj invadoj restas interesa miksaĵo el artoj, kulturoj kaj lingvoj. Vere mi opinias ke tiu diverseco estas senkompara fonto de riĉeco.
Cetere, mi fervore preĝas por ke tiu malgranda lando, malgraŭ provoj de kelkaj ekstremistoj por spliti ĝin en mil pecoj, rezistas al tiujn insidajn atakojn kaj restas UNU por la plej bono kaj la plej malbono...

Kial verki blogon en Esperanto?
El flandraj kaj valonaj originoj, vivante en pli kaj pli multkultura socio, mi nur povas ŝati la lingvojn. Mi scipovas (pli aŭ malpli) la anglan, esperantan, francan, germanan, hispanan, italan kaj nederlandan lingvojn. Mi lasas vin diveni kian lingvon estas mia preferita!
Tiu elekto estas des pli sagaca, ke Esperanto enhavas la radikojn de la tri naciaj lingvoj el Belgio. Unue, lingvo kun dek ses gramatikaj reguloj kaj nenia escepto estas kiel revo, ĉu ne? Due, ĝi estas sufiĉe plena kaj simpla en sia lernado, sufiĉe libera kaj rigora en sia uzado. Trie, oni prononcas ĝin tiel, kiel oni literumas ĝin kaj oni literumas ĝin tiel, kiel oni prononcas ĝin. Por esprimi nur unu ideon, oni disponas multe pli da diversaj eblecoj ol aliaj lingvoj.
Resume, skribi en la internacia lingvo, tio permesas konstrui ponton por plej bona kompreno inter la popoloj. Kaj pro tio Esperanto estas neŭtrala kaj unika lingvo. Se Belgio, tiu plata lando kiu estas la mia, povus sekvi ekzemplon...