Aŭtobiografieto

Sur la planedo “Esperantio” mia plumnomo estas Marie CHESNELLE. Delonge, mi laboras pere de interreto, kiu estas la plej taŭga ilo por dissendi informon al vasta publiko. Inter miaj tempopasigiloj estas la belarto, la beletro kaj la belskribado.


Unue, mi ekscias pri Esperanto legante senpagan gazeton, kie reklamo anoncas rekomencon de la kursoj en mia regiono. De ĉiam mi opinias ke scivolemo estas bela virto! Tial mi studas tiun unuavide “artefaritan kaj strangan” lingvon kun sinjoro Roger DESTABELLE, uzante kiel bazon la manlibro de doktoro Pol DENOËL, ĉe la Karloreĝa Grupo Esperantista dum la lernojaro 1991-1992.

Poste mi daŭrigas memstare esplori la potencialon de la internacia lingvo. Iom post iom mi malkovras tre fekundan mondon pri korespondado, legado, muziko, renkontiĝo kaj vojaĝo. Post la jaroj mi havas multe pli da amikoj eksterlande ol en mia propra lando.

Fine, post studadoj ĉe lʼAcadémie Royale des Beaux-Arts Alphonse DARVILLE, mi kompletigas miajn sciojn kun studtempoj en informatiko (CSS, HTML, JAVASCRIPT), kio permesas al mi administri kaj ĝisdatigi tiun blogon.


Ĉi-tie, mi tutkore dankas la geamikojn kaj gepatrojn, kiuj subtenas min. Vere ili ĉiuj havas paciencon dum miaj longaj periodoj de izoliteco kaj koncentrado! Plie iliaj konsiloj kaj kritikoj estas por mi netaksebla trezoro...