Karloreĝa Grupo Esperantista

Belga esperantgrupo, situanta en Wallonie.


De longe Charleroi gastigas la Karloreĝa Grupo Esperantista, kiu kunvenas unufoje per semajno. Eĉ se la historiaj faktoj mankas, tiu vigla grupo – kiu festis sian oran jubileon dum la jaro 1957 – estas parto de la nacia Belga Esperanto-Federacio kaj de la regiona Asocio por Esperanto. Inter la plej famaj membroj estas Marcel DELFORGE, Roger DESTABELLE, Rudy COGNIAUX, Mireille MARNETTE kaj Jean-Pol SPARENBERG.