Brabant Wallon

Belga provinco, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Brabant Wallon.
• Prononco: [braʼbɑ̃ waʼlõ].
• Traduko: Waals Brabant en nederlandlingvo kaj Wallonisch Brabant en germanlingvo.


La provinco Brabant Wallon estas la plej nova kaj la plej malgranda en Région Wallonne. Ĝi efektive naskiĝas en Januaro 1995 post la divido de la malnova provinco Brabant laŭ la lingva limo. Ĝia surfaco estas de 1.091 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Wavre.



Administracio
La provinco Brabant Wallon estas dividita en 1 distrikto (Nivelles) kaj 27 komunumoj (Beauvechain, Braine-lʼAlleud, Braine-le-Château, Chastre, Chaumont-Gistoux, Court-Saint-Etienne, Genappe, Grez-Doiceau, Hélécine, Incourt, Ittre, Jodoigne, La Hulpe, Lasne, Mont-Saint-Guibert, Nivelles, Orp-Jauche, Ottignies-Louvain-la-Neuve, Perwez, Ramillies, Rebecq, Rixensart, Tubize, Villers-la-Ville, Walhain, Waterloo kaj Wavre).

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la provinco Brabant Wallon estas nun de 336 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 373.492 loĝantojn (2008). Tamen la okcidenta parto de la provinco estas pli multhoma ol la orienta.

Flago
La flago de la provinco Brabant Wallon konsistas el unu nigra triangulo kun flava leono flankita de du flavaj anguloj kun ruĝaj kokoj kiuj vizaĝas unu al la alian.

Geografio
La provinco Brabant Wallon estas situanta meze de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita, dekstrume, de la provincoj Vlaams Brabant, Liège, Namur kaj Hainaut. Tien ankaŭ fluas kelkaj riveroj, kies la precipaj estas la Dyle, la Gette kaj la Senne.

Lingvo
La oficiala lingvo de la provinco Brabant Wallon estas la franca.