pralino

Belga ĉokolado el brusela origino.
• Etimologio: de la nomo de la franca marŝalo César DE CHOISEUL DU PLESSIS-PRASLIN.
• Traduko: praline en franclingvo kaj en nederlandlingvo, Praline en germanlingvo.


La vorto pralino estas en uzo en la tuta Belgio.
La belga pralino estas kreita en 1912 de la juna Jean NEUHAUS, sukeraĵisto.

Eĉ se ĝi estas fabrikita en serio, la pralino similas al artaĵo. Vere tio estas subtila kombino kun ĉokolado. Plie, ĝi estas ofte plenigita kun diversaj kremoj, kun migdalpistaĵita pasto, kun likvoro, kun kafo, kun pecoj da fruktoj, kun karamelo, kun marcipano, interalie.

Fine, kvankam ne estas ĉiam la kazo, la pralinoj estas ĝenerale venditaj en specialaj skatoloj.