REINHARDT Django

Belga muzikisto el franclingva esprimo (Liberchies 1910 – Samois-sur-Seine {FR} 1953).
• Plennomo: Jean-Baptiste REINHARDT, Django REINHARDT (artiste).
• Prononco: [ʼʒɑ̃-ba,tist rejʼnart , ʼdʒaŋgo rejʼnart].



Django REINHARDT naskiĝas en loĝveturilo restadante en malgranda vilaĝo. La infano apartenas al cigana familio, kiu kutime traveturas la tutan Eŭropon. Li pasas do sian junaĝon vojaĝante en Francion, en Italion aŭ en Alĝerion, antaŭ ke sia familio fine fiksas sin en Paris.

Fascinita per la banĝo de lia onklo, la juna Django REINHARDT senĉese skrapvundas siajn fingrojn sur ĝiajn oksiditajn kordojn. Li rapide lernas observante la muzikistojn, kiuj pasas en la kampadejon, kaj baldaŭ akiras eksterordinaran fingrolertecon. Li poste ludas, kun sama feliĉo, violonon kaj gitaron.

Je 13 jara, Django REINHARDT jam ricevas honorariojn en la stardrinkejoj kaj baloj en Paris, aŭ en la domoj de riĉaj homoj, sed daŭrigas ludi precipe por sia propra plezuro. La reputacio de la juna virtuozo estas tuj diskonigita inter la muzikamatoroj kaj dum 1928, Jean VAISSADE permesas al li registri lian unuan diskon. La adoleskanto scias nek legi nek skribi kaj la etikedoj portas la mencion «Jiango RENARD, banjoïste».

Dum tiu jaro, la orkestrestro Jack HYLTON, impresita per la virtuozeco de Django REINHARDT, proponas dungi lin en lia grupo de populara muziko, kiu devas sin montri en London. Sed la sorto kontraŭdiras tiun projekton, ĉar antaŭ la foriro de la grupo, la 2an de Novembro 1928, brulego okazas en la loĝveturilo kie la muzikisto vivas kun sia unua virino Bella BAUMGARTNER. Precipe li estas serioze vundita je la dekstra gambo kaj la maldekstra mano. Kiel tiu lasta malfacile resaniĝas, li restas preskaŭ 18 monatoj en la hospitalo, kie la kuracistoj antaŭdiras ke li ne plu povos ludi muzikon. Fine, li perdas uzon de du fingroj, sed malgraŭe obstiniĝas, kaj post 6 monatoj de senĉesa laboro, li eltrovas novan teknikon por ludi gitaron.

Post eliro de la hospitalo dum 1930, la unuaj kontaktoj de Django REINHARDT kun la muziko de Duke ELLINGTON, Joe VENUTI, Eddie LANGLouis ARMSTRONG okazigas grandan impreson. De tiam li decidas dediĉi sian ekziston al la praktiko de la ĵazo, tiu nova muziko el Usono. Dum 1931, li renkontas la violoniston Stéphane GRAPPELLI, kun kiu li fondas la Quintette du Hot Club de France (1934), akompanita de lia frato Joseph REINHARDT, Roger CHAPUT kaj Louis VOLA. Dum la sekvantaj jaroj, ili registras multnombrajn diskojn kaj ludas en la tuta Eŭropo kun la plej famaj muzikistoj de la epoko. Malgraŭ sia malkapableco legi kaj skribi la muzikon, la juna gitaristo gajnas ilian respekton per neŝancelebla mastreco.

Kiam la Dua Mondmilito okazas dum 1939, la kvinteto ludas en Anglio. Dum Stéphane GRAPPELLI decidas loĝi tie malproksime, Django REINHARDT revenas en Francion. Dum 1940, li registras «Nuages» kun la ĵaza klarnetisto kaj saksofonisto Hubert ROSTAING. Dum 1943, li edziĝas Sophie ZIEGLER, sian duan virinon, kun kiu li havas dum la sekvanta jaro filon, Babik REINHARDT, kiu ankaŭ fariĝos bonega gitaristo. Post la liberigado, li denove renkontas Stéphane GRAPPELLI kun kiu li improvizas «Marseillaise» kiu restas fama.

Dum 1946, Django REINHARDT ludas kun la grupo de Duke ELLINGTON en Usono. Sed, ne parolante anglolingvon kaj kutimigita al la libereco de sia nomada vivo, tiu asocio ne estas kiel li revas ĝin. Li konservas de tiu eksperimento amaran guston, forlasas iom post iom la gitaron kaj dediĉas sin pli kaj pli al siaj aliaj pasioj: la pentrarto, la fiŝkaptado kaj la bilardo. Tio ne malpermesas lin rekrei sur disko la imponan kvinteton kun Stéphane GRAPPELLI. La rezultatoj estas ĉiam fantaziegaj.

Dum 1951, Django REINHARDT aĉetas domon kaj transloĝiĝas en Samois-sur-Seine. Al tiu momento komencas por li vera renoviĝo: li estas pli inspirita ol neniam kaj li regule ludas en orkestro kun la plej bonaj francaj muzikistoj: Roger GUÉRIN, Hubert FOL kaj Raymond FOL, Pierre MICHELOT, Bernard PEIFFER, Jean-Louis VIALE. Li estas al anvangardo de la ĵazo.

Dum 1953, Django REINHARDT registras sian lastan diskon kun Martial SOLAL al la piano, Pierre MICHELOT al la kontrabaso, Fats SADI LALLEMAND al la vibrafono kaj Pierre LEMARCHAND al la tamburoj. Laŭdire, lia patosa interpretado de «Nuages» estas indiko de la baldaŭa malapero de la gitaristo. Li efektive mortos unu monaton posten pro cerba hemoragio.

Nuntempe, la originala stilo de Django REINHARDT, inter ĵazo kaj cigana muziko, fariĝas vera folkloro por la komunumo Manouche kaj estas ankoraŭ ludita ĉie tra la mondo.