VAN RUYSBROECK Jan

Belga monaĥo el nederlandlingva esprimo (Ruisbroeck 1293 – Groenendael 1381).
• Plennomo: Jan VAN RUYSBROECK.
• Prononco: [ʼjan ʼvan ʼrœjsbruk].


Depost sia infanaĝo, Jan VAN RUYSBROECK ŝatas promeni en la naturo. Tiu denaska inklino por la soluleco, la arboj, la plantoj kaj la bestoj orientas lian spiritan destinon, kiu grandparte okazas for de la malordoj kaj de la tumultoj de la urba vivo. Lia onklo, Jan HINCKAERT, kiu estas kanoniko ĉe la Cathédrale-Saints-Michel-et-Gudule de Bruxelles, frue instruas lin la verojn de la Evangelio.

En 1317 Jan VAN RUYSBROECK fariĝas pastro kaj profesias sian ministerion dum dudek kvin jaroj en Bruxelles. Liaj unuaj verkoj eliras inter 1330 kaj 1336 («La reĝolando de la Amantoj de Dio», «La Spiritaj Edziĝofestoj» kaj «La Ringo de la Brila Ŝtono») kaj konsistigas la esencon de lia doktrino precipe bazita sur lia mistika sperto.

En 1343, Jan VAN RUYSBROECK fariĝas monaĥo kaj decidas vivi en la soluleco, kun sia onklo kaj alia kunulo, ĉe la ermitejo en Groenendael. Lia instruado kaj lia spirita ĉeestado, mirindaj kaj sekuraj dum tiuj maltrankviligitaj tempoj, allogas paroĥanojn kaj pilgrimantojn. Ĉiun tagon ili venas pli kaj pli multnombrajn por pie enpensiĝi kun li.

En 1349 proksimume dek fratuloj vivas kune kun Jan VAN RUYSBROECK. La episkopo el Cambrai vestas ilin de la blanka tuniko kaj la nigra ĥormantelo de la kanonikoj de Sankta Aŭgusteno. Malgraŭ la alfluo de vizitantoj, li ofte rifuĝas en la soluleco de la proksimaj arbaroj kaj, en ombro de respekteginda tilio, diktas novajn verkojn (kies «La Sep Gradoj de la spirita Amo», «La Libro de la Dek Du Beginoj» kaj «La Libro de la plej alta Vero», interalie).

Lia famo estas granda dum lia vivo, ne nur en Vlaanderen sed ankaŭ en ĉiuj la najbaraj landoj. Jan VAN RUYSBROECK mortas dum sia okdeknaŭa jaro – escepta aĝo en tiu tempo – en sia komunumo en Groenendael. Fine li estas beatigita de la papo Pius X en 1908.