Vlaams Brabant

Belga provinco, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Vlaams Brabant.
• Prononco: [ʼvlɑms ʼbrɑbant].
• Traduko: Brabant Flamand en franclingvo kaj Flämisch Brabant en germanlingvo.


La provinco Vlaams Brabant estas la plej nova kaj la plej malgranda en Vlaams Gewest. Ĝi efektive naskiĝas en Januaro 1995 post la divido de la malnova provinco Brabant laŭ la lingva limo. Ĝia surfaco estas de 2.106 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Leuven.



Administracio
La provinco Vlaams Brabant estas dividita en 2 distriktoj (Halle-Vilvoorde kaj Leuven) kaj 65 komunumoj (Aarschot, Affligem, Asse, Beersel, Begijnendijk, Bekkevoort, Bertem, Bever, Bierbeek, Boortmeerbeek, Boutersem, Diest, Dilbeek, Drogenbos, Galmaarden, Geetbets, Glabbeek, Gooik, Grimbergen, Haacht, Halle, Herent, Herne, Hoegaarden, Hoeilaart, Holsbeek, Huldenberg, Kampenhout, Kapelle-op-den-Bos, Keerbergen, Kortenaken, Kortenberg, Kraainem, Landen, Lennik, Leuven, Liedekerke, Linkebeek, Linter, Londerzeel, Lubbeek, Machelen, Meise, Merchtem, Opwijk, Oud-Heverlee, Overijse, Pepingen, Roosdaal, Rotselaar, Scherpenheuvel-Zichem, Sint-Genesius-Rode, Sint-Pieters-Leeuw, Steenokkerzeel, Ternat, Tervuren, Tielt-Winge, Tienen, Tremelo, Vilvoorde, Wemmel, Wezembeek-Oppem, Zaventem, Zemst kaj Zoutleeuw).

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la provinco Vlaams Brabant estas nun de 503 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 1.060.232 loĝantojn (2008). Cetere ĝi estas unu el la plej multhomaj provincoj de Belgio.

Flago
La flago de la provinco Vlaams Brabant konsistas el nigra fono kaj ora leono flankita de la blazono (tri horinzontalaj strioj: ruĝa, blanka kaj ruĝa) el la urbo Leuven.

Geografio
La provinco Vlaams Brabant estas situanta meze de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita, dekstrume, de la provincoj Oost Vlaanderen, Antwerpen, Limburg, Liège, Brabant Wallon kaj Hainaut. Tien ankaŭ fluas kelkaj riveroj, kies la precipaj estas la Dyle, la Demer kaj la Senne.

Lingvo
La oficiala lingvo de la provinco Vlaams Brabant estas la nederlanda. Tamen, en komunumoj ĉirkaŭ Bruxelles kaj laŭ la lingva landlimo, la franclingvanoj ĝuas lingvajn facilecojn. Sed oni ankoraŭ parolas la brabantan dialekton.