Baraque Michel

Belga pinto, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Baraque Michel.
• Prononco: [baʼrak miʼʃɛl].

La Baraque Michel – kun altitudo de 675 metroj – estas la kvara pli alta pinto de Belgio. Ĝi estas situanta sur la altebenaĵo Hautes Fagnes, en provinco Liège. Ĝia skia stacio estas kutime malfermita inter 20 kaj 50 tagoj per jaro, laŭ la kvanto de neĝo.

Fondita inter 1811 kaj 1813 de Michel SCHMITZ, la Baraque Michel estas gastejo, kiu antaŭlonge estis utila kiel rifuĝo por la devojigitaj vojaĝantoj. Cetere, sonorilo eksonegis kiam la vetero estis nebula, kio ebligis savi pli ol cent homoj dum la XIXa Jarcento. Sed la establaĵo estis ankaŭ uzita kiel ĉevalŝanĝejo por la prusaj poŝtoj (kiuj interkomunikis la urbojn Eupen kaj Malmedy).

Fine, riveroj de Belgio, dependaj de la baseno Vesdre, prenas ilian fonton en la proksimeco, kies la precipaj estas la Gileppe, la Helle kaj la Hoëgne.