Signal de Botrange

Belga pinto, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Signal de Botrange.
• Prononco: [siʼɲal dǝ bɔʼtrɑ̃ʒ].

La Signal de Botrange – kun altitudo de 694 metroj – estas la unua pli alta pinto de Belgio. Ĝi estas situanta sur la altebenaĵo Hautes Fagnes, en provinco Liège. Ĝia skia stacio estas kutime malfermita inter 20 kaj 50 tagoj per jaro, laŭ la kvanto de neĝo.

Fakte, la Signal de Botrange fariĝas la kulmina pinto de la lando en 1919 kiam la Orientaj Kantonoj estas religitaj al Belgio, post la subskribo de la Traité de Versailles.

En 1923, la barono Herman BALTIA, reĝa komisaro respondeca pri la kontrolo de la Orientaj Kantonoj aneksitaj, prenas sian taskon laŭvorte. Ĉe la supro de la plej granda altaĵo de la lando, li konstruigas monteton – fama sub la nomo de Butte BALTIA – dankʼal kiu la Signal de Botrange artefarite atingas la simbolan altitudon de 700 metroj. Plie, ŝtona turo konstruita en 1934 kulminas al 718 metroj.

La Centre Nature Botrange estas la rendevuo de tiuj kiuj deziras dokumenti sin pri la unua Natura Parko kaj la plej granda Natura Rezervo en Belgio. Dum serena vetero, eĉ se ne estas la regulo en tiu pejzaĝo pli kutimigita al abundaj nebuloj kaj pluvoj, la vizitantoj profitas de nekomparebla panoramo sur la tuta regiono, ĝis la koro de germana Eifel. Daŭraj kaj maldaŭraj ekspozicioj pri la naturo estas ankaŭ prezentitaj tie.

Dum kelkaj jardekoj veterstacio estis instalita al la Signal de Botrange. Sed, pro malfacilaĵoj por certigi daŭrigon de la manaj observaĵoj, ĝi estis forlasita. Depost 1999, ĝi estas do anstataŭigita per la aŭtomata veterstacio de la Reĝa Meteorologia Instituto de Belgio sur la Mont Rigi.