SURLET DE CHOKIER Érasme Louis

Belga politikisto el franclingva esprimo (Liège 1769 – Gingelom 1839).
• Plennomo: Érasme Louis SURLET DE CHOKIER.
• Prononco: [eʼrasm lui syrʼlɛ dǝ ʃɔʼkie].


Li estas la dua filo de Jean-Guillaume Arnold SURLET DE CHOKIER kaj de Marie-Gertrude DEPREZ. Komence Érasme-Louis SURLET DE CHOKIER destinas sin al la eklezia profesio. Tamen li fine sekvas tute alian karieron.

Kiam la loĝantoj de Liège ribelas en 1789, li estas kun la kontraŭuloj de la episkopo César-Constantin-François DE HOENSBROECK kaj estas nomita adjudanto de la generalo DONCEEL. Tiam, Érasme-Louis SURLET DE CHOKIER reatingas la belganojn ribeligitaj kontraŭ la aŭstra superregado kaj akiras, de la suverena kongreso en Oktobro 1790, ateston de leŭtenanto en la regimento de infanterio n°11. Post instalado de la Direktorio, li estas elektita administranto de la departemento de Meuse-Inférieure en 1797. Kaj, du jaroj posten, la unua Konsulo nomas lin membro de la ĝenerala konsilantaro de tiu departemento. Tiun funkcion li konservas eĉ post la proklamado de la Imperio.

En 1805, li kreas la Société Pastorale de la Sénatorerie de Liège, por la plibonigo de lanoj kaj la disvastiĝo de la merinoj. Érasme-Louis SURLET DE CHOKIER fierigas por la vera helpo, kiun li alportas al la agrikulturo, enkondukante la altvaloran rason de la merinoj en Belgio. Li mem bredas multnombrajn brutarojn. Dum 1812, li ankaŭ estas elektita kandidaton al la leĝodona instanco per la elekta kolegio en Hasselt. Poste, li kunsidas inter la reprezentantoj de la franca imperio ĝis la kapitulaco de Paris, la 30an de Marto 1814.

Per rezolucio de la 1a de Septembro 1815, la reĝo Guillaume I nomas lin en la dua Ĉambro, kiel reprezentanto de la provinco Limburg. Je la 27a de Julio 1827, Érasme-Louis SURLET DE CHOKIER ricevas, per propra favoro de la reĝo Guillaume I, la titolon de barono. Dum la sekvanta jaro, la 2an de Julio 1828, la Ŝtatoj de la provinco Limburg resendas lin al la dua Ĉambro de la ĝeneralaj Ŝtatoj, kie li denove estas rimarkita per paroladoj prudentaj kaj spiritaj. Li apartenas al la belga opozicio, sed sen havi la antaŭjuĝan intencon renversi la registaron. Li nur proponas restarigi ĝin en malpli danĝera vojo.

La eventoj kiu sekvas la francan revolucion de Julio 1830 decidigas la reĝon Guillaume I kunvoki la ĝeneralajn Ŝtatojn al eksterordinara sesio en Den Haag. Érasme-Louis SURLET DE CHOKIER partoprenas al tiuj superegaj interkonsiliĝoj kaj voĉdonas por la administracia disigo de la du partoj de la reĝolando. Tiam li fariĝas la unua regento de Belgio.

Je la 4a de Junio 1831, la princo Léopold I estas elektita reĝo de la Belganoj. Senprokraste, la regento skribas por petegi lin plenumi la dezirojn de la lando kaj invitas lin en la kastelo de Laeken. Dum la lastaj diskutoj de la Kongreso, Érasme-Louis SURLET DE CHOKIER, senpacienca rezigni al la regpotenco, aperas skeptika, eĉ nekredema. Nun li estas ĝojradia ĉar li fine vidas la “ŝipon de la Ŝtato feliĉe veni al la havenon”. Al tiu momento, la konscienco trankvila, li povas transdoni la destinojn de la belga Ŝtato en la manoj de la definitiva estro, de tiu princo lerta kaj lojala kiun la popolo, kvazaŭ li havis la antaŭsenton de la estonteco, aklamas kun entuziasmo.

Post la surtronigo de Léopold I, Érasme-Louis SURLET DE CHOKIER emeritiĝas en lia kastelo de Gingelom, rifuzas mandaton de senatano proponita de la elekta kolegio en Liège kaj nur bonvolas plenumi la funkcion de urbestro en lia komunumo. Sed la bona regento – laŭ sia populara kaj historia nomo – ĉiam konservas afablajn rilatojn kun la reĝo Léopold I, Louis-Philippe kaj la geprincoj de la domo de Orléans. Je la 7a de Aŭgusto 1839, li mortas en sia kastelo de Gingelom kaj estas entombigita en la tombejo de tiu vilaĝo.