Deutschsprachige Gemeinschaft

Belga komunumo de la germanlingvanoj, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Deutschsprachige Gemeinschaft.
• Prononco: [ʼdɔjtʃ,ʃprɑ:ɣigǝ gǝʼmajn,ʃaft].
• Traduko: Communauté Germanophone en franclingvo kaj Duitstalige Gemeenschap en nederlandlingvo.


Unue, la Deutschsprachige Gemeinschaft estas unu el la tri federaciaj komunumoj en Belgio, kun la Communauté Française kaj la Vlaamse Gemeenschap. Oni temas pri parto de la Région Wallonne situanta oriente de la provinco Liège. Ĝia oficiala ĉefurbo estas Eupen.



Administracio
La Deutschsprachige Gemeinschaft estas kompetenta en 9 el la 11 urboj de la germanlingva teritorio. Tiuj urboj estas: Amel, Büllingen, Burg-Reuland, Bütgenbach, Eupen, Kelmis, Lontzen, Raeren kaj Sankt-Vith. Plie, ĉiuj tiuj urboj, tiel nomitaj faciligurboj, estas devigataj servi la franclingvanojn franclingve en oficialaj oficejoj.

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la Deutschsprachige Gemeinschaft estas nun de 87 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 75.222 loĝantojn (2010), kio estas proksimume 0,73% el la tuta populacio. Konsekvence ĝi estas unu el la plej malmulthoma regiono de Belgio.

Festo
La Deutschsprachige Gemeinschaft estas festita je la 15a de Novembro.

Flago
La flago de la Deutschsprachige Gemeinschaft montras ruĝan leonon kune kun naŭ bluaj potentiloj sur blanka kampo.

Geografio
La Deutschsprachige Gemeinschaft estas situanta oriente de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita oriente de la landlimoj kun Nederlando, Germanio kaj Luksemburgio kaj okcidente de la Communauté Française. Ĝia teritorio havas areon de 854 km².

Historio
En 1963, post la akcepto de la lingvaj leĝoj, regiono de la germana lingvo estas kreita sub la nomo de Deutschsprachige Gemeinschaft.

Lingvo
La Deutschsprachige Gemeinschaft estas oficiale unulingva. Tamen, ĝi estas loĝatigita per plimulto da germanlingvanoj (95%), sed ankaŭ per kelkaj franclingvanoj (4%) kaj fremdlingvanoj (1%). Sed oni ankoraŭ parolas la germanan dialekton...

Politiko
La Deutschsprachige Gemeinschaft, kiel federacia parto de Belgio, havas siajn proprajn parlamenton kaj registaron. Ili estas aŭtoritataj en la fakoj de la edukado, de la kulturo kaj de la sportoj. Fine, la Belga Konstitucio rajtigas la germanlingvan komunumon atingi regionajn kompetentecojn de la Région Wallonne.