HERMAN Marc

Belga humoristo el franclingva esprimo (Leuven 1947).
• Plennomo: Marc MALOENS (private), Marc HERMAN (artiste).
• Prononco: [ʼmark ʼmalu:ns , ʼmark ʼɛrman].


En Majo 1981, Marc HERMAN akiras popularecon dum la unua Festival International du Rire de Rochefort, kies la Granda Premio estas aljuĝita al li. En Septembro 1981 li prezentas sian unuan spektaklon «La comiquaudiovisuelthérapie» – parte brodkastita en la televidaĵo «Face au public» (RTBF) – en Belgio kaj en Francio. Estas do la komenco de longa kariero.

Inter 1987 kaj 1991, estas en la televidaĵoj «Zygomaticorama» (RTBF), «La classe» (FR3) kaj «Y en aura pour tout le monde» (RTL-TVI) ke la franclingva spektantaro eltrovas liajn talentojn. En 1997, la mallerteco kaj la naiveco de la persono Luc DIERRIECKX, raportisto al la televido TOR, permesas al Marc HERMAN insidi multnombrajn francajn eminentulojn el la literatura kaj la spektakla mondoj. Tiu persono fariĝas tiel fama ke ĝi sin enmiksas en lia sekvanta spektaklo «Les voyeurs de TV TOR».

Inter 1996 kaj 1998 estas en la televidaĵo «Bon week-end» (RTBF) ke oni retrovas Marc HERMAN kiu diras banalajn rakontojn por la ordinaraj homoj, sed kiu fariĝas komikaj skeĉoj tra lia imago. Liaj precipaj personoj estas lia edzino Wolleke kaj lia bofrato Raoul. Tio fine estigas serio da tri spektakloj titolitaj «Stuuût».

En 2001 Marc HERMAN festas siajn 20 jarojn de kariero. Al tiu okazo li skribas «Flash-Back». Dum la jaro 2004 li ankaŭ kolektas la plej delirajn skeĉojn en la spektaklo «Meilleur des Stuuût». De tiam li ludas kvar pliajn «Stuuût»…



Spektakloj
«La Comiquaudiovisuelitérapie» (1981)
«Pain Perdu» (1989)
«Tout terrain» (1991)
«Un Carton» (1995)
«Le Stuuût» (1997)
«Le Stuuût 2» (1999)
«Flash-Back» (2001)
«Le Stuuût Trois» (2002)
«Meilleur des Stuuût» (2004)
«LʼAlarme Fatale» (2005)
«Le Stuuût K4t» (2005)
«On sʼorganise» (2007)
«Bestuuût» (2008)
«Le Stuuût 5» (2008)
«Le sixième sens» (2010)
«30 ans» (2010)
«Le Stuuût 007» (2010)