Royal Standard Club de Liège

Belga futbalklubo, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Royal Standard Club de Liège.
• Prononco: [rwaʼjal stɑ̃ʼdar ʼklǝb dǝ ʼljɛʒ].


La virseksa teamo de la Royal Standard Club de Liège ludas en la unua divizio. Cetere ilia ĉeestado inter la plej bonaj kluboj estas senĉesa depost 1921. Plie la adeptoj de la klubo – venante de la kvar anguloj de la lando – estas famaj por ilia entuziasmo.



Koloro
Ruĝa kaj blanka.

Historio
• 1898 Naskiĝo de la Royal Standard Club de Liège.
• 1996 La klubo unuiĝas kun la RFC Seraing.
• 1999 La stadiono Maurice DUFRASNE en Sclessin estas transformita por enteni 30.023 sidlokojn.
• 2006 La stadiono estas ankaŭ ekipita per nova gazono varmigita.

Premiaro
• Ĉampionado de Belgio : 1958, 1961, 1963, 1969, 1970, 1971, 1982, 1983, 2008 kaj 2009.
• Pokalo de Belgio: 1954, 1966, 1967, 1981, 1993 kaj 2011.
• Superpokalo de Belgio: 1981, 1983, 2008 kaj 2009.



La asocio Famille des Rouches, fondita en 2001, konsistas el proksimume 70 malgrandajn adeptoklubojn el la tuta lando. La asocio enhavas membrojn de la klubdirekcio kaj delegitojn de la klubadeptoj (franclingvaj kaj nederlandlingvaj). Fine, la aliĝo de la diversaj adeptoklubojn al tiu asocio estas deviga por esti oficiale akceptita per la Royal Standard Club de Liège.