Luxembourg

Belga provinco, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Luxembourg.
• Prononco: [lyksɑ̃ʼbur].
• Traduko: Luxemburg en nederlandlingvo kaj en germanlingvo.


La provinco Luxembourg, en Région Wallonne, fine fariĝas belga en 1830. (Tiam ke antaŭe ĝi apartenis al la duklando Luksemburgio.) Ĝia surfaco estas de 4.440 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Arlon.



Administracio
La provinco Luxembourg estas dividita en 5 distriktoj (Arlon, Bastogne, Marche-en-Famenne, Neufchâteau kaj Virton) kaj 44 komunumoj (Arlon, Attert, Aubange, Bastogne, Bertogne, Bertrix, Bouillon, Chiny, Daverdisse, Durbuy, Érezée, Étalle, Fauvillers, Florenville, Gouvy, Habay, Herbeumont, Hotton, Houffalize, La Roche-en-Ardenne, Léglise, Libin, Libramont-Chevigny, Manhay, Marche-en-Famenne, Martelange, Meix-devant-Virton, Messancy, Musson, Nassogne, Neufchâteau, Paliseul, Rendeux, Rouvroy, Sainte-Ode, Saint-Hubert, Saint-Léger, Tellin, Tenneville, Tintigny, Vaux-sur-Sûre, Vielsalm, Virton kaj Wellin).

Demografio
La denseco de la loĝantaro en la provinco Luxembourg estas nun de 59 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 264.084 loĝantojn en 2008. Konsekvence ĝi estas la malmulthoma provinco de Belgio.

Flago
La flago de la provinco Luxembourg konsistas el tri horizontalaj strioj (ruĝa, blanka kaj blua) kun blazono (kronita blazonŝildo, kun serio de blankaj kaj bluaj linioj, flankita de ruĝa leono).

Geografio
La provinco Luxembourg estas situanta sudoriente de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita, dekstrume, de la provinco Liège, la luksemburga kaj franca landlimoj kaj la provinco Namur. Tien ankaŭ fluas kelkaj riveroj, kies la precipaj estas la Lesse, lʼOurthe kaj la Semois.

Lingvo
La oficiala lingvo de la provinco Luxembourg estas la franca. Sed, en la urbo Arlon, oni ankoraŭ parolas la luksemburgan dialekton.