Royal Sporting Club dʼAnderlecht

Belga futbalklubo, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: Royal Sporting Club dʼAnderlecht.
• Prononco: [rwaʼjal spɔrtʼing ʼklǝb dandǝrʼlɛɣt].


La virseksa teamo de la Royal Sporting Club dʼAnderlecht ludas en la unua divizio. Cetere ilia ĉeestado inter la plej bonaj kluboj estas senĉesa depost 1935. Kaj ĝis nun, oni nombras 30 venkojn en Ĉampionado de Belgio, 9 venkojn en Pokalo de Belgio kaj 8 venkojn en Superpokalo de Belgio…



Koloro
Malva kaj blanka.

Historio
• 1908 Naskiĝo de la Sporting Club dʼAnderlecht.
• 1917 La klubo transloĝiĝas en la Parc du Meir, nun Parc Astrid.
• 1933 Okaze de sia 25a datreveno, la klubo nomiĝas Royal Sporting Club dʼAnderlecht.

Premiaro
• Ĉampionado de Belgio : 1947, 1949, 1950, 1951, 1954, 1955, 1956, 1959, 1962, 1964, 1965, 1966, 1967, 1968, 1972, 1974, 1981, 1985, 1986, 1987, 1991, 1993, 1994, 1995, 2000, 2001, 2004, 2006, 2007 kaj 2010.
• Pokalo de Belgio: 1965, 1972, 1973, 1975, 1976, 1988, 1989, 1994 kaj 2008.
• Superpokalo de Belgio: 1985, 1987, 1993, 1995, 2000, 2001, 2006 kaj 2007.