Soeur Sourire

Belga kantistino kaj monaĥino el franclingva esprimo (Wavre 1933 – 1985).
• Plennomo: Jeanne-Paule (Marie) DECKERS, Luc-Gabriel (religie), Soeur Sourire (artiste).
• Prononco: [ʼʒan-ʼpol (ʼmariǝ) ʼdɛkɛrs, ʼlyk-gaʼbriɛl, ʼsœr suʼri:r].


Ŝi travivas preme malĝojajn infanaĝon kaj junaĝon. Ĉe la lernejo, ŝi estas diligenta lernantino sed jam kun sendependa karaktero. En 1948 Jeanne-Paule DECKERS partoprenas al la Guides, katolika junulara movado. Post siaj duagradaj lernadoj, ŝi vizitas la instruistan seminarion. Inter 1954 kaj 1959 ŝi instruas la desegnon, ludas gitaron kaj ĉeestas al kursoj en instituto de arkitekturo.

Por fuĝi la aŭtoritaton de sia patrino, ŝi eniras ĉe la katolika Ordeno de la Dominikanoj en 1959, kie ŝi fariĝas fratulino Luc-Gabriel el la Couvent de Fichermont en Waterloo. Dum la 11a de Majo 1960 ŝi surhavas la vestojn de la dominikaninoj kaj prononcas siajn provizorajn votojn. Rapide, ŝi estas ŝatita de la aliaj fratulinoj pro siaj muzikaj kompozicioj.

Cetere, ŝia hierarkio negocas kontrakton kun la marko Philips por registri unuan diskon. Tamen nek ŝia nomo nek ŝia bildo aperas sur la diskujoj. Plie, la pseŭdonimo Soeur Sourire kaj la aŭtorrajtoj restas la posedaĵo de la kontraktistoj: ŝia diskfirmao kaj ŝia monaĥinejo.

Do Soeur Sourire konas tutmondan sukceson kun la kanzono «Dominique», kiun ŝi skribas, komponas kaj interpretas en 1963. Ĉi-tiu kanzono estas dediĉita al Domingo DE GUZMÁN, fondinto de la Ordeno de la Dominikanoj. La freŝeco de ŝia voĉo kaj de ŝiaj tekstoj, la evidenta simpleco de ŝia fido allogas la simpation de publiko ne nur katolika.

La 21an de Junio 1963, fratulino Luc-Gabriel – sia nomo ĉe la Dominikaninoj – prononcas provizorajn votojn por periodo de 3 jaroj. Ŝi ĉeestas al la kursojn de religiaj sciencoj al la Katholieke Universiteit Leuven. En Decembro 1964, ŝi denove renkontas Annie PÉCHER, adoleskan amikinon, kiu ne plu forlasos ŝin.

Poste, la Usono deziras ekspluati la konsiderindan sukceson de Soeur Sourire. Tiel oni dediĉas al ŝi filmon «La kantanta monaĥino» kun la konsento de la belgaj religiaj aŭtoritatoj. Laŭ monaĥa regulo, fratulino Luc-Gabriel redonas la tutaĵon de la profitoj al la Ordeno de la Dominikanoj, kiu uzas ilin por iliaj homhelpaj faroj.

Sed, en Julio 1966, pro certa manko de alvokiĝo, fratulino Luc-Gabriel forlasas la ordenojn sen mono. Sed la kontrakto kun ŝia diskfirmao malpermesas al ŝi uzi la pseŭdonimon kiu famigis ŝin. De tiam estas sub la nomo de Luc Dominique ke ŝi persiste daŭrigas sian karieron.

En 1967 ŝi kaŭzas skandalon komponante kaj kantante «La pillule dʼor» por defendi la kontraŭkoncipilon. Ankaŭ ŝi skribas kanzonojn kontraŭ la patrinoj, la viroj, la katolika Eklezio kaj la konservativismo. En Junio de la sama jaro ŝi turneas kun granda sukceso en Kebekion sed estas viktimo de malhonesta impresario. La duboj pri sia fido kaj la multnombraj afliktaĵoj kondukas Luc Dominique al daŭra kaj profunda deprimo. Al tiu epoko, ŝi estas pasiigita por la novaj konceptoj de la teologio kaj serĉas elpensi – por sia vivkunulino kaj si – novan religian vojon, inter monaĥa kaj nemonaĥa vivo.

La belga fisko reklamacias al ŝi la riĉecojn ke ŝi devus gajni sub la pseŭdonimo Soeur Sourire. Samtempe ili restas surdaj al ŝiaj protestoj. Philips – kiu enspezis la plej grandajn dividendojn – ne helpas ŝin. Dum la monaĥinoj estas malavaraj kaj helpas ŝin aĉeti apartamenton en Wavre, kondiĉe ke ŝi ĉesas kritikaĉi la kongregacion. Pro abomena ŝuldo, Jeanne-Paule DECKERS kaj sia vivkunulino Annie PÉCHER glitas iom post iom en deprimo, kiun alkoholoj kaj medikamentoj malbonigas. Ambaŭ sin mortigas kune la 29an de Marto 1985. Ironion de la sorto, dum tiu tago, la SABAM rikoltas 571.658 belgajn frankojn, do pli ol ilia ŝuldo de 99.000 belgaj frankoj!