CONINX Stijn

Belga reĝisoro kaj scenaristo el nederlandlingva esprimo (Neerpelt 1957).
• Plennomo: Stijn CONINX.
• Prononco: [ʼstɛjn ʼko:ninks].


Filo de fotografisto kiu ŝatas Charlie CHAPLIN kaj Buster KEATON, Stijn CONINX senprokraste orientas sin en la “bildoj por rakonti” komencante – kaj sukcesante – studadojn pri kinarto en Bruxelles.

Dum la jaroj 1980, Stijn CONINX subskribas tri gravajn projektojn. La unua, «Servais», lia studofina filmo, estas dokumentario en kiu li proponas renkontiĝon kun Raoul SERVAIS, la majstro de la desegnofilmo en Belgio. En 1982, li subskribas mallongan filmon, «Surfing», kaj fariĝas unua asistanto de kelkaj famaj kinistoj. Intertempe li ankaŭ realigas multnombrajn televidajn reklamojn. En 1987, li filmas «Hector», komedion kun Urbanus kaj Sylvia MILLECAM.

La jaroj 1990 forte koloras lian famecon. Tiu nova jardeko komencas per rimarkita filmo «Koko Flanel», denove kun Urbanus. Du jarojn posten, «DAENS» markas decidigan turniĝon en lia kariero kaj fundamentan ŝanĝon en lia stilo. Tiu ĉefverko – pri la vivo de la pastro Adolf DAENS, katolikano kiu helpas la malriĉulojn dum la jaroj 1880 en Aalst – permesas al Stijn CONINX akiri la specialan mencion de la internacia juĝantaro de la katolika filmo al la Mostra Internazionale dʼArte Cinematografica di Venezia kaj la oran spronon de la Internationaal Filmfestival van Vlaanderen en Gent. Plie li ricevas la titolon de barono de la reĝo Albert II.

En 1998, Stijn CONINX realigas «Licht», filmon en kiu aperas la temojn de la malproksimeco, de la miksaĉo kaj de la malfacileco de la rilatoj inter du malakordaj individuoj en malfacilaj vivkondiĉoj.

En la jaroj 2000, liaj projektoj abundas. Li realigas dramajn seriojn por la televido: «De Kavijaks» (VTM) kaj «Peulengaleis» (VRT) kun Bart PEETERS kaj Hugo MATTHYSEN, interalie. En 2003, Stijn CONINX preparas longan filmon, «Verder dan de maan».

Lastatempe Stijn CONINX prezentas sian dokumentarion pri la atleto Marc HERREMANS, «To Walk Again». En 2008, li filmas kun Cécile DE FRANCE por «Soeur SOURIRE». Fine, la muzika spektaklo el la filmo «DAENS» estas ankoraŭ al la afiŝo.

De tiam Stijn CONINX estas prezidanto de la Société Belge des Auteurs, Compositeurs et Éditeurs (SABAM) kaj instruisto ĉe la Institut National Supérieur des Arts du Spectacle et des Techniques de Diffusion (INSAS) kaj ĉe la Hogeschool RITS en Bruxelles.