DE GERLACHE Adrien

Belga esploristo el franclingva esprimo (Hasselt 1866 – Bruxelles 1934).
• Plennomo: Adrien (Victor) (Joseph) DE GERLACHE (DE) (GOMERY).
• Prononco: [adriʼɛ̃ (vikʼtɔr) (ʒɔʼzɛf) dǝ ʒɛrʼlaʃ (dǝ) (gɔmʼri)].


Post rezigno al siaj studadoj ĉe la Politeknika Lernejo en Bruxelles, Adrien DE GERLACHE enŝipiĝas kiel ŝipknabo en 1883. Li iras al la Mara Lernejo kaj fariĝas leŭtenanto en la Mararmeo de la Ŝtato. Plie li intencas konduki sian propran sciencan ekspedicion al la Suda Poluso, lastan lokon ankoraŭ neesplorita sur la planedo.

Tiel li plene preparas la ekspedicion kun Arthur TACQUIN. Sed Adrien DE GERLACHE, kiu timas esti trudanstataŭita en la direktado de la ekspedicio per tiu specialisto kun diversaj konoj en scienco de la naturo kaj en arto de la navigacio, liberigas sin de li sub trompa preteksto. Tiu sobra viro estas akuzita de alkoholismo.

La 16an de Aŭgusto 1897, la Belgica (trimastulo konstruita en Norvegio por la fokoĉaso kaj tute rearanĝita por la ekspedicio) forlasas la havenon Antwerpen kun proksimume dudek viroj, kies kvin sciencistoj. Inter ili estas Roald AMUNDSEN (esploristo kaj maristo), Henryk ARCTOWSKI (geologiisto), Georges LECOINTE (mararmea oficiro kaj astronomo) kaj Emile RACOVITZA (zoologiisto). La amerika Frederick COOK, kuracisto kaj fotografisto, eniras la ekspedicion al la ŝiphaltejo de Rio de Janeiro.

Tamen, post kelkaj malfideliĝoj inter la maristoj komence de la ekspedicio, nur 19 viroj navigas ekde la Fajrolando al la Antarktikon. Inter la 23a de Januaro kaj la 12a de Februaro 1898, la belga ekspedicio faras dudek elŝipiĝojn sur diversaj insuloj. Adrien DE GERLACHE eltrovas tie nekonatan markolon – kiu de tiam prenas sian nomon – kaj baptas kelkajn insulojn de la nomo de belgaj provincoj.

Aventurante sin en mallarĝaj trairejoj, la Belgica estas malliberigita de la sudaj glacioj. Adrien DE GERLACHE kaj sia ŝipanaro estas la unuaj viroj kiuj travivas vintron en Antarktiko kaj alportas fundamentajn sciencajn donitaĵojn por la kono de tiuj regionoj. Fine ili sukcese atingas la marvaston 13 monatojn posten, la 28an de Februaro 1899, post peniga atendo.

La reveno de la Belgica, la 5an de Novembro 1899, okazigas popularan entuziasmon en Antwerpen. En sia libro «Quinze mois dans lʼAntarctique», Adrien DE GERLACHE rakontas la eksterordinaran homan kaj sciencan aventuron de tiu polusa ekspedicio. Plie li ricevas la titolon de barono de la reĝo Léopold II.

Poste Adrien DE GERLACHE kondukas novajn ekspediciojn en Arktiko sed neniam renvenas al la Suda Poluso. En 1901 li gvidas zoologian ekspedicion al la Persa Golfo. En 1903 li eniras la ekspedicion de Jean-Baptiste CHARCOT al la Antarktiko sed rezignas en Buenos Aires. Li faras ankaŭ multajn gravajn ekspediciojn al la Arktiko; inter ili Groenlando en 1905 kaj 1909, la Barenca kaj Kara Maroj en 1907. Fine li helpas Ernest SHACKLETON en la organizado de lia malfacila ekspedicio de 1914-1917.