GENICOT Léopold

Belga historiisto el franclingva esprimo (Forville 1914 – Ottignies 1995).
• Plennomo: Léopold GENICOT.
• Prononco: [leɔʼpɔl ʒeniʼkɔ].


Posedanto de licencio en politika ekonomio, arkivisto kaj paleografisto laboranta ĉe la Archives Générales du Royaume en Namur (1935-1944), Léopold GENICOT prezentas sian doktorotezon en la Katholieke Universiteit Leuven en 1937. Lia laboro ĉe la arkivoj permesas al li mezuri la klopodojn necesaj por kompreni nian estintecon kaj kaŝi forkurantojn dum la Dua Mondmilito. Ankaŭ li fariĝas docento en 1944, kaj poste instruisto ĉe la Katholieke Universiteit Leuven (inter 1947 kaj 1984), kie li instruas la historian kritikon, la historion de Belgio, la historion de la Mezepoko kaj la historion de Wallonie.

Estas sub lia scienca direktado ke estas realigita la «Histoire de la Wallonie», publikigita en Francio (1973). Historiisto kun internacia famo, Léopold GENICOT kondamnas la erarojn, rimarkigas la forgesojn kaj redonas la veran historion al la valonanoj. Li ankoraŭ estas la kreinto de la Centre dʼHistoire Rurale kaj de la Institut Interfacultaire dʼÉtudes Médiévales.

Katolika valona batalanto, tiu kiu studas la «Histoire des routes belges depuis 1704», povas postuli la konstruon de la aŭtovojo de Wallonie (1945), eĉ se la valonaj diraĵoj de tiu juna instruisto ne vere plaĉas. Membro de la Rénovation Wallonne, tre agema dum la afero en Leuven (1963-1968), membro de la Rassemblement Wallon, kandidato por la eŭropaj balotoj, la pozicio de Léopold GENICOT pri la valonaj problemoj radikaliĝas iom post iom, kiam li konstatas ke la rajto paroli, uzi kaj ĉiamigi sian lingvon estas pli kaj pli ofendmokita.

Oni konas lin kiel mezepokisto kaj sia granda sintezo pri la «Lignes de faîte du Moyen Âge» estas reeldonita pli ol dek fojojn. En 1983 li subskribas la «Manifeste pour la culture wallonne». Dum sia vivo, Léopold GENICOT nepre celas realigi la deziron, kiun li tiel esprimis en 1986: «Mi volus ke la riĉecoj de la Wallonie estus konataj de la junuloj ĉar estas al ili ke estus necese malkaŝi la Wallonie».