VANDEKEYBUS Wim

Belga dancisto, koregrafisto kaj reĝisoro (Herenthout 1963).
• Plennomo: Wim VANDEKEYBUS.
• Prononco: [ʼwim ʼvandǝkɛjbys].


Naskiĝita en kampara medio kiel filo de veterinaro, Wim VANDEKEYBUS estas ofte en kontakto kun diversaj bestoj. Li komencas studadojn pri psikologio kiujn li neniam finos, sed konservas de tiu periodo de sia vivo la kompreno de ligilo inter korpo kaj spirito. Interrilatante kun la teatra direktoro Paul PEYSKENS, li sin orientas al artista kariero kaj ĉeestas kursojn pri danco kaj teatro.

En 1985 li estas dungita per la trupo Jan FABRE, kie li estas unu el la nudaj dancistoj de la spektaklo «The Power of Theatrical Madness» dum du jaroj. Post tiu sperto, Wim VANDEKEYBUS restas dum kelkaj tempoj en Madrid, kie li fondas sian propran trupon Ultima Vez, itinera sed bazita en Bruxelles, kun nespertaj dancistoj. Kune, ili kreas la unuan spektaklon «What the Body Does Not Remember» sur muziko de Thierry DE MEY kaj Peter VERMEERSCH, kun brutala kaj instinkta energio, kiu restos la fabrikmarkon de lia koregrafa lingvo. Kvankam ĝi estas vidita kun skeptikismo de la kritiko, la spektaklo estas baldaŭ prezentita sur internaciaj scenoj. Cetere, en 1988, li ricevas la Bessie Award en New York por tiu produktado.

En 1989, Wim VANDEKEYBUS laboras ĉe la Centre National de Danse Contemporaine en Angers, kie li kreas «Les porteuses de mauvaises nouvelles». Por tiu spektaklo li ricevas sian duan Bessie Award. En «Her Body Doesnʼt Fit her Soul» (1993) li laboras unuafoje kun malvidantaj dancistoj, kie blindeco fariĝas metaforo por la submetiĝo de la korpo al siaj instinktoj, por la delikateco kaj la sendefendeco sed ankaŭ la forto de la korpo. Inter 1993 kaj 1999, li laboras ĉe la Koninklijke Vlaamse Schouwburg en Bruxelles. Al tiu epoko, li realigas mallongajn filmojn, kies «Mountains Made of Barking» (1994), «Bereft of a Blissful Union Dust» (1996) kaj «Body, Body on the Wall» (1997).

Tielmaniere li ricevas meze de la jaroj 1990 tutmondan dankemon tiam ke sia trupo ludas sur la plej imponaj scenoj. Inter 2000 kaj 2002, Wim VANDEKEYBUS kaj Ultima Vez estas gastigitaj kiel invitita trupo de la Teatro Comunale en Ferrara. Poste, la dancisto kaj koregrafisto Sidi Larbi CHERKAOUI petas al li krei sololudon kadre de la spektaklo «Le Vif du Sujet» (Festivalo de Avignon 2002).

Fine, Wim VANDEKEYBUS ankaŭ realigas filmojn pri siaj spektakloj, kies «In the Spite of Wishing and Wanting» (2002) kaj precipe «Blush» (2005). Tiu lasta verko ricevas du premiojn kaj estas elektita en multnombraj festivaloj (interalie en la Festival de Cannes en 2005). Intertempe li praktikas la fotografion.