Chimay

Belga biero el valona origino.
• Plennomo: Chimay.
• Prononco: [ʃiʼme].


La biero de Chimay estas produktita en la Abbaye Notre-Dame de Scourmont. Tio estas unu el la ses belgaj bieroj kun la seslatera logotipo Authentic trappist product, kiu signifas ke la produkto estas fabrikita pere de monaĥoj. Plie, parto de la enspezoj de ĝia vendo estas dediĉita al homhelpaj organizaĵoj.

En 1850, la princo de Chimay invitas la monaĥojn de la Sint-Sixtusabdij van Westvleteren por fondi novan cistercian abatejon en Wallonie. Ekde 1862, biero estas produktita, kun tre dolĉa akvo. Hodiaŭ, kiel la produktado superas la 150.000 hektolitrojn per jaro, la enboteligo estas realigita de laikoj ĉe la industria zono en Baileux, por ne malordigi la monaĥan vivon.



Inter la diversaj specoj de bieroj Chimay:
Chimay Dorée, blonda biero kun 4,8% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Chimay Triple, blonda biero kun 8% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Chimay Cinq Cents, blonda biero kun 8% da alkoholo en botelo de 75 cl.
Chimay Rouge, bruna biero kun 7% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Chimay Première, bruna biero kun 7% da alkoholo en botelo de 75 cl.
Chimay Bleue, bruna biero kun 9% da alkoholo en botelo de 33 cl.
Chimay Grande Réserve, bruna biero kun 9% da alkoholo en botelo de 75 cl.