Damien

Belga monaĥo el nederlandlingva esprimo (Tremelo 1840 – Molokai {US} 1889).
• Plennomo: Jozef DE VEUSTER, Damien (de) Molokai) (religie).
• Prononco: [ʼʒɔzɛf ʼdǝ ʼvøstǝr , damʼjɛ̃ (ʼdǝ) (ʼmɔlɔkai)].


Li estas la sepa kaj antaŭlasta infano de Frans DE VEUSTER kaj Anna-Katrien WOUTERS. Frue Jozef laboras en la farmbieno de sia patro. Post la unuagrada lernejo en Werchter, li iras al edukpensionon en Braine-le-Comte en 1858, por plibonigi sian franclingvon.

Tamen, en 1859, li estas novico – sub la nomo de Damien – ĉe la Congrégation des Sacrés-Cœurs de Jésus et Marie, kristana ordeno franclingva, en Leuven. Poste, li iras al la monaĥejon de la rue de Picpus en Paris, kie li prononcas siajn votojn dum la 7a de Oktobro 1860. Tie li ankaŭ plibonigas siajn konojn en franca, greka kaj latina lingvoj. En Septembro 1861, li revenas en Leuven por la studadoj pri filozofio kaj teologio, kiuj preparas lin al la pastreco. Ĝis kiam li subite haltas…

... Ĉar, en Oktobro 1863, grupo de misiistoj estas preta por foriri al insulojn de la Pacifiko. Bedaŭrinde, lia frato Auguste (patrulo Pamphile religie) grave malsaniĝas kaj ne plu povas foriri. Tiam, Damien tuj profitas la ŝancon kaj anstataŭas lin kiel volontulo. Post lasta vizito al la familio, li foriras do por Paris. Tie li enŝipiĝas la 29an de Oktobro 1863 sur la trimastulo R.W. Wood ĝis Hawaii.

Post 5 monatoj de peniga vojaĝo, la velŝipo fine albordiĝas ĉe la haveno de Honolulu. Damien rapide koniĝas kun la franca episkopo Louis MAIGRET. En 1864, kelkajn tagojn post la Pentekosto, li estas pastrigita en la katedralo de Honolulu kun du aliaj seminariistoj.

La patrulo Damien restas 9 jaroj sur la insulo de Hawaii. Li iras en misio sinsekve en la distriktoj de Puna, Kahola kaj Hamakua. La kateĥismo, kvar katolikaj lernejoj kaj la konstruo de 8 kapeloj okupas lin. Sed la konvertiĝo al la Kristanismo de la lokaj loĝantaroj estas malfacila. Kaj li ofte havas la impreson realigi malmultajn agadojn.

Krom ilia grava malsano, estas precipe la eksigo de la lepruloj, kiu ekscitas la koleron de patrulo Damien. Tiuj homoj estas forpelitaj kaj ekzilitaj sur la insulo Molokai, kie ili vivas en teruraj kondiĉoj. Konsekvence li estas ankoraŭ volontulo, ĉar li havas la senton ke investi sin en tiu misio estas devo.

Li enŝipiĝas la 9an de Majo 1873 por Molokai. Li travivas sian unuan nokton sub maljuna pandanuso, palmo kun radikoj en formo de stelo. Post kelkaj tagoj, li estas jam certa pri unu aĵo: sia tasko estas ĉi-tie. Efektive, li renkontas tien pli ol 800 homoj tre grave malsanaj. Ĉar ne estas doktoro sur la insulo, li mem faras la amputojn kaj kuracas la pusajn vundojn. Iom post iom, li konstruas veran komunumon, organizante la edukan, religian kaj socialan vivon de la lepruloj, kun hospitalo, lernejo, orfejo, preĝejo kaj vojoj. Kaj, kiel la episkopo ne povas veni sur la insulo, la patrulo Damien ankaŭ konsekras la preĝejon, kiun li konstruis per siaj propraj manoj.

Dum la somero 1878, li observas kelkajn sekajn makulojn sur sia haŭto. En Decembro 1884, la kuracisto ARNING konfirmas ke la patrulo Damien suferas pro lepro. Sed li ne havas tempon por zorgi pri sia sorto. Li devas senĉese klopodi por siaj lepruloj. En Septembro 1888, li estas tiel malfortigita ke li ne plu kapablas celebri la meson. Li konfesas sin lastafoje la 30an de Marto 1889 kaj petas la antaŭmortan sanktoleadon dum la sekvanta tago. Li mortas la 15an de Aprilo dum la ektagiĝo. Li estas apenaŭ 49 jara…

En 1936, lia korpo estas eltombigita kaj sendita en Belgion, kie li estas entombigita en la kripto de la Sint-Antoniuskerk en Leuven. Dum 1964, oni kreas la Fondation Damien, fama hodiaŭ sub la nomo Action Damien, belgan neregistaran organizaĵon kiu batalas kontraŭ la lepro. Li estas beatigita la 4an de Junio 1995 de la papo Ioannes Paulus II. Poste delegacio de Molokai venis por preni la manojn de patrulo Damien… ĉi-tiuj manoj kiuj realigis tiom da laboro estas denove entombigitaj sur la insulo. Fine, li estas kanonigita la 11an de Oktobro 2009 de la papo Benedictus XVI.