GREVISSE Maurice

Belga gramatikisto el franclingva esprimo (Rulles 1895 – La Louvière 1980).
• Plennomo: Maurice GREVISSE.
• Prononco: [moʼris grǝʼvis].


Pro familia tradicio, Maurice GREVISSE devas labori en la patra forĝejo. Sed, rapide, li asertas sian volon komenci instruistan karieron. Li fariĝas instruisto ĉe lʼÉcole Normale de Carlsbourg (1915), literatura magistro ĉe lʼÉcole Normale de Malonne kaj doktoro en filozofio kaj beletroj ĉe la Université de Liège (1925).

Post siaj universitataj studadoj, Maurice GREVISSE instruas ĉe lʼÉcole des Pupilles de lʼArmée de Marneffe, ĉe lʼÉcole Royale des Cadets de Namur (1927) kaj poste en Bruxelles, ĝis 1957.

Intertempe, Maurice GREVISSE komprenas ke la tiamaj gramatikoj ne respondas al bezono de sia instruado kaj denove kolektas siajn prinotojn en nova koncepto. Tielmaniere, «Le Bon Usage» – vasta gramatiko kiu estas ofte publikigita, kaj senĉese reeldonita, ekde 1936 – aperas, de la aŭtoroj kaj filologoj, kiel la plej bona franca gramatiko el ĉiuj la franclingvaj landoj. Kelkaj lernejaj aŭ filologiaj libroj kompletigas lian verkon: «Précis de grammaire» (1939), «Cours de dictées» (1944) kaj «Le Français correct» (1973).

Lingva kronikisto en la ĵurnalo La Libre Belgique, li kunigas siajn paperojn en pluraj volumoj sub la komuna titolo «Problèmes de langage» (1961-1970). Kun vigla plumo kaj granda certeco pri la lingvofaktoj, Maurice GREVISSE, liberigita el la pompa esprimo de la gramatikoverkisto, kelkfoje foririgas la trokorektemulojn al iliaj studadoj! Plie, tuj de 1961, li estas subtenanto de la inseksigado de la profesiaj substantivoj, jam 40 jarojn antaŭ la Franca Akademio...

Post kelkaj premioj, kies la Prix DE KEYN de l’Académie Royale de Belgique (1939), la Médaille d’Or de l’Académie Française (1946), la Prix VAUGELAS en Genève (1961), la grado de Officier de la Légion dʼHonneur (1971), membro de la Conseil International de la Langue Française (1967-1980), Maurice GREVISSE publikigas la 11an eldonon de «Le Bon Usage» – kun 1532 paĝoj – kelkajn monatojn antaŭ sia morto.