Charlotte

Belga princino el franclingva esprimo (Laeken 1840 – Meise 1927).
• Plennomo: (Marie) Charlotte (Amélie) (Augustine) (Victoire) (Clémentine) (Léopoldine) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [(ʼmari:) ʃarʼlɔt (aʼmeli:) (ogysʼtin) (vikʼtwar) (klemɑ̃ʼtin) (leɔpɔlʼdin) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Charlotte DE BELGIQUE en franclingvo, Charlotte VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Charlotte VON BELGIEN en germanlingvo.


Ŝi estas la sola filino – sed tamen la kvara infano – de la reĝo Léopold I kaj de lia dua edzino la reĝino Louise-Marie. (Charlotte estas ankaŭ la fratofila kuzino de la reĝino Victoria I OF THE UNITED KINGDOM kaj Albert OF SAXE-COBOURG-GOTHA.) Ŝia patro, kiu dezirus kvaran filon, ne kaŝas sian elreviĝon…

Kiam okazas la morto de sia patrino, Charlotte estas dek jara. Iom post iom la tumultema knabino fariĝas absorbita adoleskulino. Ŝia religia edukado estas komisiita al la patrulo Victor-Auguste DESCHAMPS kaj, poste, al la kardinal-episkopo el Mechelen.

En 1856, kiam Charlotte estas 16 jara, du svatiĝantoj petas sian manon: la princo Georg VON SACHSEN kaj la reĝo Pedro V DE PORTUGAL. Sed, dum Majo, la princino renkontas en Bruxelles la arkidukon Ferdinand Maximilian VON ÖSTERREICH, pli juna frato de la imperiestro Franz Joseph I. Ŝi estas sub la ĉarmo! La edziĝo estas celebrita en 1857, ĉe la Palais Royal en Bruxelles. Bedaŭrinde, pro malklaraj kialoj, la edza paro neniam havis infanon.

Intertempe, Ferdinand-Maximilian estas nomumita vicreĝo de la lombarda kaj venecia regionoj, de lia frato la imperiestro Franz-Joseph I. Tial Charlotte kaj sia edzo alvenas en Milano, kie ili volas regi laŭ liberalaj principoj. Sed la naciista fermentado estas tro forta en la duoninsulo kaj la aŭstra soldataraĉo de la generalo GYULAY estas ĉiutage pli abomeninda. La afero finiĝas per malhonoro. Do la gearkidukoj rifuĝas ĉe ilia kastelo de Miramar en Trieste.

Post pli ol du jaroj da traktadoj, Ferdinand-Maximilian akceptas la kronon de Meksikio. En 1864, Charlotte kaj sia edzo alvenas en Veracruz. Rapide ili komprenas la anarkion kaj la malsekurecon kiu regas super ilia imperio: post intercivitana milito, la franca interveno – subtenita de belgaj kaj hispanaj kontingentoj – ĉion malordigas. Tamen, la novaj geimperiestroj komencas ilian reĝadon kun fido. Sed la dramo de la lombard-venecia reĝolando denove okazas…

En 1866, Charlotte revenas en Eŭropon por peti la helpon de la monarĥoj. Sed Napoléon III kaj la papo Pius IX rifuzas al ŝi ĉiun subtenon. Dum tiu tempo, Ferdinand-Maximilian estas arestita, kondamnita al morto kaj ekzekutita sur ordo de Benito JUÁREZ, je la 19a de Junio 1867.

Konsekvence Charlotte eksentas la unuajn simptomojn de la frenezeco pri kiu ŝi suferas dum longaj jaroj kaj ĝis sia morto. Komence ŝi estas foreskortita en Miramar kie ŝi spertas mistraktojn de siaj servistoj. Poste, ŝi estas konfidita al sia frato la reĝo Léopold II, kiu internigas ŝin en la kastelo de Tervueren. Fine, ŝi mortas je la 19a de Januaro 1927, en la kastelo de Bouchout, en la provinco Vlaams Brabant.