CREMER Anne-Michèle

Belga ĵurnalistino el franclingva esprimo (? 1966 – Laeken 2008).
• Plennomo: Anne-Michèle CREMER.
• Prononco: [ʼan-miʼʃɛl kreʼmɛr].


Anne-Michèle CREMER, estas antaŭ ĉio rideto, sed ankaŭ kirlego inter du studioj. Kun rekonebla voĉo inter ĉiuj, ŝi transiras de la dramoj de la mondo al la fabeloj, kun belega maniero vicigi vortojn por komprenigi la mondon kiu malbone iras kaj la ravan karuselon. Al la RTBF depost baldaŭ 20 jaroj, ŝi ankoraŭ estas asistantino en ĵurnalismo ĉe la Université Libre de Bruxelles.

Vere Anne-Michèle CREMER provis ĉiujn la fakojn de la ĵurnalisma profesio. En televido, ŝi ricevas la premion de la Crédit Communal en 1995, por la elsendo Droit de Cité. Ŝi ankaŭ prezentas kun talento la Internacian Muzikan Konkurson Reĝino Elisabeth de Belgio. Sed estas per la radio ke ŝi plej bone esprimas sian pasion ekspliki la aktualaĵojn kaj susuri rakontojn. Ĉiutage ŝi preparas la ĵurnalon je la 09h00, la elsendeton pri libroj por infanoj kaj la elsendo Questions publiques sur la Première.

Dum la 16a de Decembro 2008, vespere, Anne-Michèle CREMER okazigas trafikakcidenton en kiu ŝi estas sola en kaŭzo. Ĉi-tiu akcidento estis eble la guto kiu troplenigis la vazon de la melankolio. Ĉar poste ŝi mortas pro defenestro el la kvaran etaĝon de sia hejmo en Laeken.