Louis-Philippe

Belga princo el franclingva esprimo (Laeken 1833 – 1834).
• Plennomo: Louis-Philippe (Léopold) (Victor) (Ernest) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [luʼi - fiʼlip (leɔʼpɔl) (vikʼtɔr) (ɛrʼnɛst) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Louis-Philippe DE BELGIQUE en franclingvo, Lodewijk-Filips VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Ludwig-Philipp VON BELGIEN en germanlingvo.


Li estas la unua filo de la reĝo Léopold I kaj de lia dua edzino la reĝino Louise-Marie. La kronprinco estas bela infano kun fortika aspekto. Tamen, Louis-Philippe rapide mortas pro malkuracita inflamo de la mukozoj.