VAN DER KELEN Luc

Belga ĵurnalisto el nederlandlingva esprimo (Boom 1948).
• Plennomo: Luc VAN DER KELEN.
• Prononco: [ʼlyk ʼvan ʼdǝr ʼkelǝn].


Luc VAN DER KELEN vizitas la duagradajn kursojn ĉe la liceo en Boom kaj poste studas la historion ĉe la Universiteit Gent. Li laboras ekde 1972 ĉe la liberala ĵurnalo Het Laatste Nieuws. Unue, li laboras por la antverpena eldono de Het Laatste Nieuws, De Nieuwe Gazet, de kiu li fariĝas la ĉefredaktoro en 1991. Due, li laboras por la brusela eldono de Het Laatste Nieuws, de kiu li fariĝas ĉefo de la politika redakcio kaj politika komentisto en 1995. Ekde 1990 li skribas ĉiutagan ĉefartikolon, po 275 ĉiujare.

De la komenco de sia kariero, li provas multipliki la kontaktojn kun la sudo de la lando. Kaj tiom kun la amaskomunikiloj kiom kun la politikistoj. Ofte invitita en la elsendo Face à la presse en radio, Luc VAN DER KELEN senĉese eksplikas al la franclingvanoj kio okazas en sia komunumo.

Por Luc VAN DER KELEN, la Belgio estas interesa sperto pri respektema kunekzistado inter du kulturoj. Tial li estas membro de la antiseparatista movado B Plus, kiu kunigas individuojn preter la lingvaj komunumoj kaj la politikaj partioj. Ĉar Belgio havas preskaŭ neniajn adeptojn en Vlaanderen kaj ke la belga federacio ankaŭ havas la rajton pri celeco.