HARDY Adolphe

Belga poeto el franclingva esprimo (Dison 1868 – Laeken 1954).
• Plennomo: Adolphe HARDY.
• Prononco: [aʼdɔlf *arʼdi].


El arta, industria kaj filantropa medioj, Adolphe HARDY parolas pri sia patro kun admiremo kaj dankemo. En 1886, post la duagrada lernejo en urbo Herve, li studas al la Fakultato pri Juro en Leuven. Intertempe, li ankaŭ vizitas la kursojn pri naturaj sciencoj.

Post siaj studadoj, Adolphe HARDY rehejmiĝas en Dison, kie li partoprenas en literaturaj kunlaboroj, faras kelkajn konferencojn kaj vidas la publikigon de siaj unuaj verkoj. En 1900, li fariĝas ĉefredaktoro al la ĵurnalo Le Rappel en Charleroi kaj, en 1901, li fariĝas ĉefredaktoro al la ĵurnalo La Dépêche en Liège. Plie, li plenumas socian laboron kun sinjoro DOUTRELOUP, Gustave SOMVILLE, Charles DE PONTHIÈRE kaj Godefroid KURTH.

En 1904, lia plej bela sukceso en poezio estas eldonita en Paris, sub la titolo «La route enchantée». En 1907, Adolphe HARDY transloĝiĝas en Bruxelles kaj akceptas la postenon de sekretario en la redaktejo de la Journal de Bruxelles, el kiu li fariĝas direktoro en 1921. La 25an de Novembro 1908, li estas ricevita de la reĝo Léopold II.

Dum la tragedio 1914-18, Adolphe HARDY estas en la rezisto, skribas militajn poemojn («LʼArdenne héroïque») kaj du monografiojn («Le pays de Herve» kaj «Le pays dʼAerschot»). La 31an de Majo 1926, li publikigas sian lastan artikolon en la Journal de Bruxelles, kiu malaperas post 104 jaroj. Dum, la 26an de Julio 1929, la ĵurnalo La Libre Belgique raportas la influon de unu el liaj poemoj, «À mi-voix», sur la spirita evoluo de Eva LAVALLIÈRE. En 1931, li estas distingita de la Franca Akademio, per la Grand Prix de Langue Française. Inter 1933 kaj 1939, li ankoraŭ partoprenas en babiladoj ĉe la I.N.R.

En 1935, li edziĝas kun Madeleine VERHELST. En 1940, pro la milito, Adolphe HARDY evakuas kun sia edzino en Issigeac sed, vidva, li reedziĝas kun Germaine VAN DEN BOECK. En Majo 1954, li ricevas la titolon de Citoyen dʼHonneur de la urbo Dison.