La Brabançonne

Belga himno el valona origino.
• Plennomo: La Brabançonne.
• Prononco: [ʼla brabɑ̃ʼsɔn].
• Traduko: De Brabançonne en nederlandlingvo kaj Die Brabançonne en germanlingvo.


Delonge La Brabançonne estas la nacia himno de Belgio. Tiu patriotisma kanto havas franclingvan, nederlandlingvan kaj germanlingvan versiojn. Tamen, la originalaj paroloj estas skribitaj franclingve kaj la du aliaj oficialaj tekstoj estas tradukaĵoj...

En Aŭgusto 1830, la Belganoj kantas La Parisienne kaj La Marseillaise. La franca aktoro kaj poeto Jenneval kaj la belga tenoro François VAN CAMPENHOUT estas respektive la originala aŭtoro kaj la komponisto de la nacia himno el Belgio. Unue ĝi estas simple titolita La Bruxelloise kaj poste La Brabançonne. Laŭ la legendo, la nacia himno estis skribita dum kunveno al la kafejo LʼAigle dʼOr. La nacia himno estas ludita unuafoje dum Septembro 1830.

Sed, se la originalaj paroloj estas skribitaj en 1830, ili estas plurfoje modifitaj kaj nur akceptitaj kiel nacia himno en 1860. La aktuala teksto de La Brabançonne estas certe la laboro de kelkaj anonimaj kunlaborantoj, sur ordo de Charles ROGIER. Li forte mildigas la akrajn vortojn de Jenneval, kiuj estis skribitaj en la efervesko de la eventoj…



Jen la paroloj de La Brabançonne en la tri naciaj lingvoj:

france nederlande germane
Ô Belgique, ô mère chérie,
À toi nos cœurs, à toi nos bras,
À toi notre sang, ô Patrie!
Nous le jurons tous, tu vivras!
Tu vivras toujours grande et belle
Et ton invincible unité
Aura pour devise immortelle:
Le Roi, la Loi, la Liberté!
Aura pour devise immortelle:
Le Roi, la Loi, la Liberté!
Le Roi, la Loi, la Liberté!
Le Roi, la Loi, la Liberté!
O dierbaar België, o heilig land der vaad'ren,
Onze ziel en ons hart zijn u gewijd,
Aanvaard ons kracht en het bloed van onze aad'ren,
Wees ons doel in arbeid en in strijd,
Bloei, o land, in eendracht niet te breken,
Wees immer u zelf en ongeknecht,
Het woord getrouw, dat g' onbevreesd moogt spreken:
Voor Vorst, voor Vrijheid en voor Recht!
Het woord getrouw, dat g' onbevreesd moogt spreken:
Voor Vorst, voor Vrijheid en voor Recht!
Voor Vorst, voor Vrijheid en voor Recht!

Voor Vorst, voor Vrijheid en voor Recht!
O liebes Land, o Belgiens Erde,
Dir unser Herz, Dir unsere Hand,
Dir unser Blut, dem Heimatherde,
Wir schwören's Dir, o Vaterland!
So blühe froh in voller Schöne,
Zu der die Freiheit Dich erzog,
Und fortan singen Deine Söhne:
Gesetz und König und die Freiheit hoch!
Und fortan singen Deine Söhne:
Gesetz und König und die Freiheit hoch!
Gesetz und König und die Freiheit hoch!
Gesetz und König und die Freiheit hoch!

Hodiaŭ, la nacia himno, antaŭnelonge kantita en ĉiuj okazoj, estas ĝenerale objekto de instrumentaj reproduktoj, ĉar la strofo pri «la nevenkebla unuo» ne estas bonvena en kunteksto kie la ekzisto de Belgio estas minacita…