ROGIER Charles

Belga politikisto (Saint-Quentin {FR} 1800 – Saint-Josse-ten-Noode 1885).
• Plennomo: Charles (LATOUR) ROGIER.
• Prononco: [ʼʃarl (laʼtur) rɔʼʒie].


Naskita en Francio, Charles ROGIER aktive partoprenas en la Revolucio de 1830 kun bataliono de 300 lieĝanoj, kiu iras al Bruxelles por ekokupi la urbodomon kaj antaŭgardi ĝin kontraŭ la disrabado. Poste, li estas membro de la provizora registaro kaj estas en favoro de hereda konstitucia monarĥio. Plurfoje Kabinetestro, Guberniestro de la provinco Antwerpen, Prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, Ŝtatministro, li estas kompreneble la fondinto de la belga nacieco.

Por la Ŝtato, Charles ROGIER havas kelkajn gravajn ideojn. Per lia iniciato, la unua fervojo sur la eŭropa kontinento (Bruxelles-Mechelen) estas malfermita kaj inaŭgurita de la reĝo Léopold I. Kaj, por la haveno de Antwerpen, la traira depago sur la Schelde estas forigita.

En 1848, la Franca Revolucio furiozas dum Februaro, sed en Belgio ankaŭ la ribeletoj eksplodas. La ekonomia krizo, la senlaboreco kaj la malsatego minacas la registaron de Charles ROGIER. Tamen, la lando retrovas relativan kvieton, per la malpliiĝo de la elekta imposto kaj la promeso doni okupojn.

Membro de la liberala partio, Charles ROGIER estas Ĉefministro de 1847 ĝis 1852 kaj de 1857 ĝis 1868. Li rezignas tiun postenon pro la malfacilaĵoj kun la franca registaro pri la libereco de la belga gazetaro. En 1860, li adaptas La Brabançonne, kio ankoraŭ malfortigas la ligilojn kun Nederlando.

Fine, la plej granda elreviĝo de Charles ROGIER estas ne havi la okazon regajni la Grandduklando de Luksemburgio, kies la Traité Quintuple – el la 19a de Aprilo 1839 – decidis la forlason. Kvankam, en 1867, li esperas denove kunigi tiujn du landojn. Bedaŭrinde, liaj klopodoj restas vanaj...