VAN CAMPENHOUT François

Belga kantisto, muzikisto kaj komponisto el franclingva esprimo (Bruxelles 1779 – 1848).
• Plennomo: François VAN CAMPENHOUT.
• Prononco: [frɑ̃ʼswa ʼvan ʼkampǝn,haut].


Dum sia juneco, li studas la muzikon sub la direkto de la violonisto PAUWELS. Rapide, li forlasas la laboron, kiun lia patro eltrovis lin ĉe prokuroro, por komenci lian artan karieron. Tiam, François VAN CAMPENHOUT fariĝas: unue, violonisto en la trupo de la Théâtre de la Monnaie en Bruxelles kaj, due, tenoro ĉe la Théâtre Saint-Sébastien en Gent. Lia reputacio permesas lin ludi interalie en Amsterdam, Antwerpen, Bordeaux, Brest, Den Haag, Paris, Lyon kaj Rouen. En 1827, li definitive transloĝiĝas en Bruxelles, kie li estas muzikestro ĉe la Grande Harmonie.

Kiel komponisto, François VAN CAMPENHOUT estas precipe fama por la skribado en 1830 de la unua muzikoversio de La Brabançonne, la nacia himno de Belgio, kiu akompanis la versojn de la franca aktoro kaj poeto Jenneval.

Tamen, François VAN CAMPENHOUT ankaŭ skribas 17 operojn (kies «Grotuis», «Passe-Partout», «LʼHeureux Mensonge») kaj 1 baleton («Diane et Endymion»); tiel, ke multnombraj verkoj (kantatoj, mesoj, simfonioj, ktp…), kiuj restas nepublikigitaj post sia morto en 1848.