VERMEULEN Edouard

Belga kudristo el nederlandlingva esprimo (Ieper 1957).
• Plennomo: Edouard VERMEULEN.
• Prononco: [edwʼar ʼvǝrmølǝn].


Siaj studadoj kiel ornamisto ĉe la Institut Supérieur dʼArchitecture Saint-Luc en Bruxelles iniciatas lin al la laboro kun materialoj kaj volumenoj. Post tri jaroj da laboro en la ornamado, Edouard VERMEULEN fine eltrovas sian pasion por la modo. En 1984, li prezentas sian propran laboron.

Depost kelkaj jaroj, Edouard VERMEULEN konfekcias tualetojn por la Reĝa Familio de Belgio, kaj por la Kortegoj de Danio, de Nederlando, de Luksemburgio kaj de Svedio. Dankʼal tiu laboro, li ricevas la insignojn de Officier de lʼOrdre de Léopold en Marto 2003. Liaj kreaĵoj estas ankaŭ ŝatataj de la artistoj kaj personoj de la internacia mondumo.

Edouard VERMEULEN kreas personan stilon de nuntempa pureco, fonto de rafineco kaj virineco. La riĉeco de la materialoj alportas potencon al la simpleco de la formoj. Do tiu stilo estas rezolute adaptita al la agema kaj aktuala virino.