CAILLIAU Robert

Belga informatikisto el nederlandlingva esprimo (Tongeren 1947).
• Plennomo: Robert CAILLIAU.
• Prononco: [rɔʼbɛr kaʼjo:].


En 1958 Robert CAILLIAU transloĝiĝas en Antwerpen kun siaj gepatroj. Post la mezlernejo, li studas ĉe la Universiteit Gent, kie li akiras diplomon de civila inĝeniero pri elektra kaj meĥanika inĝenieristiko en 1969. Ankaŭ li studas ĉe la Universitato en Michigan, kie li akiras diplomon pri komputilo, informoj kaj inĝenieristiko en 1971.

Dum sia militista servo en la Belga Armeo li jam skribis primitivajn programojn en lingvaĵo FORTRAN por ŝajnigi trupmovadojn. Ekde 1974 Robert CAILLIAU laboras ĉe la Conseil Européen pour la Recherche Nucléaire (CERN), la eŭropa organizaĵo por la nuklea esploro. En 1989, li laboras kun sia kolego Tim BERNERS-LEE sur projekto de hiperteksta sistemo por plibonigi la transsendon de la internaj dokumentoj. Kaj, kontraŭe al certaj aliaj personoj, li estas plena de entuziasmo por tiu projekto. Konsekvence, li kunlaboras en la dua versio de la dokumento, kiu priskribas la projekton kaj kies la rezultato estas la Tut-Tera Teksaĵo en 1990.

Robert CAILLIAU ankaŭ laboras al la elvolvaĵo kaj la promocio de la prototipoj de programaro kreitaj de Tim BERNERS-LEE sur NeXTSTEP. En 1992, li komencas la elvolvaĵon de la unua retfoliumilo por Macintosh, antaŭ ke NCSA Mosaic enbrakigas tiun taskon. En 1993, kunlabore kun la Fraunhofer Gesellschaft, li elvolvas la unuan interretan projekton por la disvastigo de la informoj en Eŭropo.

Ekde Decembro 1993, Robert CAILLIAU diskonigas la Internaciajn Konferencojn pri Tut-Tera Teksaĵo. Cetere la unua konferenco kunvenigas 380 pionirojn kaj havas gravan influon super la evoluado de la interreto. Plie, de 1994 ĝis 2004, li estas membro de la komitato, kiu organizas tiujn konferencojn.

En 1994 Robert CAILLIAU iniciatas la projekton «TTT por Lernejoj» kun la Eŭropa Komisiono, proponante la Tut-Teran Teksaĵon kiel rimedo por la edukado. Post helpo por transloki la retelvolvaĵon de la CERN al la W3C, li dediĉas sian tempon al la publika komunikado. Tamen, li ĝuas sian fruan emeritecon depost Januaro 2005.