ELSKAMP Max

Belga poeto el franclingva esprimo (Antwerpen 1862 – 1931).
• Plennomo: Max ELSKAMP.
• Prononco: [ʼmaks ʼɛlskamp].


El franca, skandinava kaj valona prapatraro, lia nomo signifas kampon de elfoj danlingve. Naskita en familio de la bona burĝeco, Max ELSKAMP dediĉas sin al la poezio dum du periodoj de sia vivo: de 1886 ĝis 1901 kaj de 1920 ĝis sia morto. Tamen lia stilo restas sama dum la du periodoj.

Laŭ impulso de lia familianaro – ĉar lia patro estis bankisto – Max ELSKAMP daŭrigas studadojn pri juro en Bruxelles. Prefere ol dediĉi sin al ĉi-tiu kariero, li tradukas la plej popularan usonan poeton de la XIXa Jarcento: Henry Wadsworth LONGFELLOW, aŭtoro de longaj poemoj pri la historio de lia lando.

Maristo en Norvegio dum sia junaĝo, Max ELSKAMP, post enamiĝa malsukceso kies la eĥo resonas tra lia tuta verko, entreprenas en 1887 krozon laŭlonge de la marbordoj en Portugalio, Maroko kaj Italio. Unu jaron posten, li fine renkontas Gabrielle DE MEESTER, kiu fariĝas lia amikino dum lia tuta vivo. En 1892, li publikigas sian unuan poeziaron: «Dominical».

Amiko de la popolaj tradicioj, Max ELSKAMP lernas ilin kaj kolektas la folklorajn objektojn, ĝermojn de la estonta Volkundemuseum en Antwerpen. Li ankaŭ gravuras sur ligno kaj fariĝas “bildisto” en «Lʼalphabet de Notre-Dame la Vierge» (1901). Li, la nekredanto, fariĝas laŭdatoro de Maria kun la verbo kaj la ĉizilo.

Dum la Unua Mondmilito Max ELSKAMP devas ekzili sin en Nederlando. De tiu malgaja periodo aperas «Sous les tentes de lʼexode» (1921). Dum tiu jaro, li ankoraŭ eniras al la Académie de Langue et de Littérature françaises de Belgique. En 1924, «Aegria somnia» estas la lasta poeziaro publikigita dum lia vivo.

La poeto esprimas sin en mallongaj versoj. Lia stranga lingvo estas influita per la franca-nederlanda dulingvismo, per la popola kanto kaj eble per la parolmanieroj de Stéphane MALLARMÉPaul VERLAINE. Plie Max ELSKAMP havas certan pasion por la budaismo.

Obsedita per la demandoj de la “philosophia prennis” (la Estulo, la Tempo kaj la Eterneco), Max ELSKAMP fordonas sin en paroksismigita mistikismo. De 1927, li travivas ian frenezecon: persekutodelirojn kaj noktajn angorojn, kiel Maurice MAETERLINCK. Naskitaj dum la sama jaro, la du poetoj suferas, je la sojlo de la morto, pri la sama malsano...