GRAMME Zénobe

Belga elektristo el franclingva esprimo (Jehay-Bodegnée 1826 – Bois-Colombes {FR} 1901).
• Plennomo: Zénobe (Théophile) GRAMME.
• Prononco: [zeʼnob (teɔʼfil) ʼgram].


Naskita en Jehay-Bodegnée, vilaĝo inter Huy kaj Liège, Zénobe GRAMME transloĝiĝas al Hannut kiam li ekvizitas la unuagradan lernejon. La familia situacio estas modesta. Tamen, la kulturo kaj la scienco estas valoroj ke ili ĉiuj respektas.

Lia mana lerteco estas mirinda. Kiam Zénobe GRAMME estas nur naŭjara, li fabrikas kuniklorifuĝejon, kun fermmeĥanismo tiel preciza kiel inĝenia. Kiam li havas la okazon, li ankaŭ kuras ĉe la lignaĵisto kaj rigardas lin labori dum horoj.

Kiam siaj gepatroj transloĝiĝas al Liège en 1848, Zénobe GRAMME jam estas sperta laboristo. Sed li deziras ankoraŭ pliboniĝi. Tamen, eĉ se Belgio havas bonajn metiistojn, ĝi montras teknologian malfruon en komparo kun la najbaraj landoj.

En 1855, Zénobe GRAMME decidas vojaĝi en Francio: Paris, Lyon kaj Marseille. Poste, li revenas al Paris kie li fariĝas meblofaristo ĉe la oraĵisto CHRISTOFLE kaj edziĝas vidvinon el Liège. La renkontiĝo kun belga amiko, kiu estas submastro en laborejo, ŝanĝas lian destinon. Siavice li eniras la laborejon kiel laboristo. Rapide, la elektro fascinas lin.

Iom post iom, li konscias ke la elektro kaj siaj leĝoj estas sufiĉe konataj, sed ke sia aplikado ne multe sekvas. Zénobe GRAMME faras provojn en sia kuirejo. Tiam li forlasas sian laboron kaj komencas malriĉan vivon de inventisto.

Evidente estas momentoj kun duboj kaj malinstigoj. La tagoj kaj la noktoj de laboro estas daŭraj. En 1868, Zénobe GRAMME finas la prototipon de la unua industria dinamo. La kombino inter la mova forto kaj la elektro estas ebla. Poste li konigas kaj patentas la maŝinon.

En 1870, la francogermana milito okazas kaj Zénobe GRAMME revenas en Belgio, ĉe liaj fratinoj en Arlon. Tuj kiam la eventoj permesas, li rehejmiĝas en Paris, vendas sian patenton al angla firmao kaj fondas sian propran aferon. La komerco prosperas sed, malgraŭe, tio ne malebligas la inventiston koncepti novajn maŝinojn. Cetere, la dua prototipo de lia dinamo (1871) estas ekspoziciita en la Maison de la Métallurgie et de lʼIndustrie en Liège. Fine, li kunlaboras kun Charles RENARD kaj Arthur KREBS en la jaroj 1884-1885 por la elektraj motoroj de la zepelino La France.

Belgio organizas unuan omaĝon en 1898 al okazo de bankedo en la hotelo Métropole en Bruxelles kun la tuta scienca elito. La dinamo estas 30 jara kaj sia inventisto 72! Samtempe Zénobe GRAMME fariĝas Commandeur de lʼOrdre de Léopold kaj ricevas kelkajn ekstrajn medalojn.

Al tiu epoko, Zénobe GRAMME vivas en Bois-Colombes, apud Paris, en luksa vilao. Vidvo en 1890, li reedziĝas kun bela kaj juna virino. Li estas riĉa kaj malavara sed restas la malgranda bubo el Hannut, jen incitema, jen ŝercema kaj ĉiam pasiiĝita pri la inventaĵoj. Li estas tiel agema ke li aperas konstruita por fariĝi centjarulo. Tamen, la 19an de Januaro 1901, akra doloro ŝiras lian bruston...