SAMUEL Charles

Belga gravuristo, medalisto kaj skulptisto (Bruxelles 1862 – 1939).
• Plennomo: Charles SAMUEL.
• Prononco: [ʼʃarl samyʼɛl].


Unue, li sekvas studtempon, ĉe Léopold WIENER por la gravuraĵo, ĉe Eugène SIMONIS, Joseph JAQUET kaj Charles VAN DER STAPPEN por la skulptaĵo kaj ĉe Philippe WOLFERS por la medalo. Poste, Charles SAMUEL komencas brilan karieron ekde 1889. Al tiu dato, li ankaŭ konstruigas domlaborejon en Bruxelles.

Vere Charles SAMUEL sammaniere majstras en la kreo de bustoj kaj de monumentaj statuoj: kiel, ekzemple, la statuo de «Charles DE COSTER» apud la lagetoj en Ixelles (1894) kaj la «Statue de la Brabançonne» en Bruxelles (1930).

En Junio 1909, apartenante al la delegacio de belgaj artistoj direktita de la pentristo kaj skulptisto Jacques DE LALAING, Charles SAMUEL partoprenas en la deka ĉiukvarjara ekspozicio pri belartoj organizita de la Münchener Künstler Genossenschaft kaj de la Münchener Secession en München.