VAN PARIJS Philippe

Belga ekonomisto kaj filozofo el franclingva esprimo (? 1951).
• Plennomo: Philippe VAN PARIJS.
• Prononco: [fiʼlip ʼvan ʼparɛ:js].


Philippe VAN PARIJS studis la filozofion, la politikan ekonomion, la juron, la lingvistikon kaj la sociologion ĉe la Facultés Universitaires Saint-Louis en Bruxelles kaj ĉe la universitatoj en Louvain-la-Neuve, Oxford, Berkeley kaj Bielefeld. Li estas doktoro en socialaj sciencoj (Louvain-la-Neuve, 1977) kaj en filozofio (Oxford, 1980). Plie li parolas anglan, francan, germanan, hispanan, nederlandan kaj portugalan lingvojn.

Favora al la universala monsubteno, Philippe VAN PARIJS fondas en 1986 la Basic Income European Network, kiu ekde 2004 nomas Basic Income Earth Network.

Poste Philippe VAN PARIJS fariĝas ordinara profesoro ĉe la fakultato pri la ekonomiaj, socialaj kaj politikaj sciencoj al la Université Catholique de Louvain-la-Neuve, kie li zorgas pri la katedro Hoover de ekonomia kaj sociala etikoj ekde ĝia kreo en 1991. Ekde 2004 li estas invitita profesoro al la departemento de filozofio ĉe la universitato en Harvard. Ekde 2006 li estas ankoraŭ invitita profesoro al la Supra Instituto pri filozofio ĉe la Katholieke Universiteit Leuven.

Philippe VAN PARIJS estas membro de la redakta konsilantaro por multnombraj ĵurnaloj kaj revuoj: «Ethics», «Journal of Political Philosophy», «Economics and Philosophy», «Politics Philosophy and Economics», «Journal of Ethics», «Critical Review of International Social and Political Philosophy», «European Journal of Political Theory», «Ethical Theory and Moral Practice», «Ethical Perspectives», «European Journal of Philosophy», «Philosophical Explorations», «Journal of Multilingual and Multicultural Development», «Basic Income Studies», «Egalitarian Theory and Political Practice», «Journal of Applied Philosophy», «Public Reason», «Revue de philosophie économique», «Raisons politiques», «Raison publique», «Ethiek en Maatschappij», «Econômica» kaj «Sin permiso».

Dume Philippe VAN PARIJS estas la aŭtoro de «Evolutionary Explanation in the Social Sciences» (1981), «Le Modèle économique et ses rivaux» (1990), «Quʼest-ce quʼune société juste?» (1991), «Marxism Recycled» (1993), «Real Freedom for All» (1995), «Sauver la solidarité» (1995), «Refonder la solidarité» (1996), «Solidariteit voor de XXIste Eeuw» (1997), «Whatʼs Wrong with a Free Lunch?» (2001), «Hacia una concepcion de la justicia global» (2002), «Linguistic Justice for Europe and for the World» (2008), interalie.

En 2000 Philippe VAN PARIJS defendas la ideon etendi la voĉdonrajton al ĉiuj la alilandanoj kiuj vivas en Belgio okaze de la komunaj balotoj. Li ankaŭ okupas sin pri la Etika Forumo de la Fondation Universitaire kaj prezidas la akompanan komitaton de la programo «Malriĉeco kaj sociala justeco» de la Fondation roi Baudouin. Samtempe li kunordigas, kun Kris DESCHOUWER, la grupon Pavia, kiu pledas por la enkonduko de federala distrikto al la Ĉambro de Deputitoj.

Fine Philippe VAN PARIJS estas membro de la Académie royale des Sciences, des Lettres et des Beaux-Arts de Belgique, de la Institut International de Philosophie kaj de la Académie Européenne des Sciences, des Arts et des Lettres. En 2001 li ricevas la Prix Francqui – la plej prestiĝan universitatan distingon el Belgio – por sia tuta laboro. En 2008 li ricevas la titolon de Doktoro pro Honoro de la Université Laval en Kebekio.