Bobbejaanland

Belga amuzparko, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Bobbejaanland.
• Prononco: [ʼbɔbǝjɑ:n,land].


Bobbejaanland estas familia entrepreno, kiu situas en la flandra urbo Lichtaart. Ĝi estas fondita de Bobbejaan SCHOEPEN, kies la intenco estas krei teatron kun 1200 sidlokoj tiel, ke li povas organizi siajn proprajn spektaklojn sen problemoj. En 1959, li do komencas sekigi la marĉon Abroek, kiu kovras areon de 30 hektaroj, en la valo de la Kleine Nete.

Jacques KLUGER, la intendanto de Bobbejaan SCHOEPEN, eltrovas la nomon Bobbejaanland, kaj ambaŭ viroj decidas ke la loko devas kombini la atrakciojn kaj la spektaklojn. Jam dum la 31a de Decembro 1961, la amuzparko malfermas siajn pordojn. Sur la scenejo ludas belgajn, germanajn kaj nederlandajn artistojn, kies la Bobby Setter Band, Rudi CARRELL, Will FERDY, Rex GILDO, Rocco GRANATA, Michael HOLM, Leo MARTIN, Louis NEEFS, Staf PERMENTIER, Liliane SAINT-PIERRE, Jan THEYS, Will TURA kaj Ilse WERNER, interalie.

Ekde 1975, kaj laŭ la konsiloj de Gottlieb LÖFFELHARD – posedanto de Phantasialand –, Bobbejaanland fariĝas vera amuzparko. Tiam, ĝi evoluas rapide, kun 400 dungitoj kaj proksimume 50 atrakcioj, kies la Giant Wheel (1976), la Looping Star (1979), la Waterslide (1980), la Rainbow (1985), la Air Race (1987), la Revolution (1989), la Indiana River (1991), la Speedy Bob (1999), la Okidoki (2003/04), la Typhoon (2003/04) kaj la Sledgehammer (2003/04).

Fine de la jaroj 1970, la amuzparko Bobbejaanland pruntas sian stilon al la vakerfilmo, kun drinkejo, hotelo, malliberejo, banko kaj poŝtejo. Intertempe muzeo kun aŭtentikaj artaĵoj de la civilizacioj Hopi kaj Navajo el Ameriko estas malfermita. Cetere estas hodiaŭ la plej kompleta kolekto pri la indiana arto en Eŭropo.

Komence de la jaroj 1990, plie de sia edzino Josée kaj de sia bofratino Louise, Bobbejaan SCHOEPEN invitas tri el siaj kvin infanoj partopreni en la vivo de la entrepreno. Ankaŭ, Bobbejaanland estas unu el la unuaj amuzparkoj, kiu integras la koncepton de ekologio en sia funkciado. Oni povas ekzemple rimarki la konstruon de ventoturbino alta je 70 metroj kaj la malfermon de muzeo pri la alternativaj energioj.

En 2004, post prepara periodo de pli ol tri jaroj, Bobbejaanland estas vendita al la hispana grupo Parques Reunidos. Pro tiu decido, la lasta familia entrepreno en la sektoro de amuzparkoj en Belgio malaperas. Tamen Bobbejaan SCHOEPEN loĝas en la kampo ĝis lia morto…