Bruĝa Grupo Esperantista

Belga esperantgrupo, situanta en Vlaanderen.

En 1902, la Bruĝa Grupo Esperantista estas fondita de Antonius Josephus WITTERYCK. Cetere, ĝi estas la plej malnova esperantgrupo el la urbo Brugge. La originala komitato konsistas en ses personoj, kies Yvonne THOORIS kaj Karel POUPEYE.

Pri la unuaj jaroj de la Bruĝa Grupo Esperantista oni scias malmulte. Tamen, en 1905, Antonius Josephus WITTERYCK amikiĝas kun Ludwik Lejzer ZAMENHOF, kiu fine akceptas la titolon de honora prezidanto de la grupo. Intertempe, la grupo ankaŭ aliĝas al la freŝkreita Belga Ligo Esperantista.

Dum la Unua Mondmilito, la Bruĝa Grupo Esperantista provizore ĉesigas siajn agojn. Dume Antonius Josephus WITTERYCK elmigras al Anglio kaj daŭrigas la movadon en kunlaboro kun anglaj samideanoj. Post lia reveno en 1919, Yvonne THOORIS, unu el liaj unuaj lernantinoj, fariĝas prezidantino de la grupo.

En 1932, okaze de sia tridekjara jubileo, la Bruĝa Grupo Esperantista ricevas la titolon de “Reĝa Societo”. La evento estas festita per solena kunsido, festeno kaj teatraĵo «Verdreva Revuo». En 1933, ĝi organizas ekspozicion de esperantaĵoj en salono de Oud Brugge. En 1934 kaj 1937 la grupo partoprenas en la Bruĝa Komerca Foiro por fari propagandon pri Esperanto. En februaro 1935, la grupo ankaŭ donas por la unua fojo publikan balon en Muntpaleis.

En oktobro 1941, la Gestapo konfiskas ĉiujn esperantajn dokumentojn kaj memoraĵojn, ĉe la domoj de la prezidantino Yvonne THOORIS kaj de la vicprezidanto Karel POUPEYE. Post liberigo de la lando, la Bruĝa Grupo Esperantista estas preskaŭ mortanta. Estas nur dum 1946 ke Karel POUPEYE fariĝas prezidanto de la grupo.

De 1949 la grupo reprenas la tradicion de propagandaj baloj kaj kongresoj. Dum la jaro 1952, la Bruĝa Grupo Esperantista festas sian kvindekjaran jubileon kaj akceptas la 36an Belgan Kongreson de Esperanto. Tiu kongreso estas la kvina ke la grupo organizas post tiuj de 1910, 1924, 1935 kaj 1949.