FELKAÏ Istvan

Belga ĵurnalisto el franclingva esprimo (? 1946 – Bruxelles 2010).
• Plennomo: Istvan FELKAÏ.
• Prononco: [ʼiʃtvan ʼfɛlkaj].


Amatoro pri la bela franclingvo, kiu tamen ne estis sia gepatra lingvo, Istvan FELKAÏ estas infano de la postmilita Eŭropo, el hungara deveno. Enmigrita en Belgio, li akiras diplomon pri ĵurnalismo ĉe la Université Libre de Bruxelles. Li komencas sian karieron laborante por kelkaj amaskomunikiloj, kiel «Le drapeau rouge», «Le Quotidien de Paris», «L’Événement du Jeudi» kaj «Libération», interalie.

Ekde 1987 Istvan FELKAÏ laboras super la ondoj de la RTBF. Dum kelkaj jaroj, li estas internacia ĵurnalisto kaj transsendas multajn informojn, el Afriko kaj landoj de la Persa Golfo. Poste, li fariĝas militraportisto en Irako, kaj nur lastmomente forlasas Bagdad en 1991 kiam la Usonanoj bombardas la irakan ĉefurbon...

En 1992, li estas nomumita ĉiama raportisto en Paris. Tielmaniere, li estas “la voĉo” de la belga radio en Francio. Tiam, li estas la atenta kaj klera ĉirkaŭstaranto de ĉiuj la gravaj eventoj el la diplomatia, ekonomia, kultura, politika kaj socia aktualaĵo de la “Sesangulo”. Fine li havas la rigardon de viro interesegita per sia laboro, inspirita per la valoroj de la humanismo kaj nutrita per nesatigebla gusto pri la historio, la kulturo kaj la scio. Ĉiuj liaj reportaĵoj, rekoneblaj inter mil, finas per ĉi-tiu simpla frazo: «Paris, Istvan FELKAÏ, RTBF».

Ofte, Istvan FELKAÏ intervenas en la fama televidaĵo «Kiosque» sur TV5. Kun aliaj internaciaj raportistoj el Paris, li ŝatas kompari siajn konceptojn pri la tutmonda aktualaĵo. Plie, li provas ekspliki al alilandanoj la instituciajn kaj la politikajn subtilaĵojn de Belgio!

Resume, Istvan FELKAÏ partoprenas en ĉiuj debatoj, en ĉiuj intervjuoj kaj en ĉiuj konversacioj. Cetere, ne estas unu gazetara konferenco, sen ke li ne provas starigi demandon. Bedaŭrinde, li subite forlasas nian mondon dum Majo 2010, post kora infarkto.