Ordre des Amis de Manneken-Pis

Belga organizaĵo, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: Ordre des Amis de Manneken-Pis.
• Prononco: [ʼɔrdr ʼdɛz ʼami ʼdǝ ʼmanɛkǝn ʼpis].
• Traduko: Orde der Vrienden van Manneken-Pis en nederlandlingvo.


En Oktobro 1954 estas kreita la Ordre des Amis de Manneken-Pis. Siaj fondintoj estas Léon COECKELBERG, Fernand SERVALS, Alphonse VAN CAEZEELE kaj sinjoro WARNANT. Tiuj homoj rapide komprenas la simbola graveco de la statueto en la folkloro de Bruxelles.

De tiam la Ordre des Amis de Manneken-Pis helpas la pisantan bubon plenumi sian prestiĝan funkcion. Efektive, tiu asocio prizorgas la bonvenon de la multnombraj turistoj, kiuj vizitas la plej fama statueto de la urbo. Ĝi ankaŭ partoprenas en diversaj aranĝoj en favoro de la kultura disvastiĝo de Bruxelles.

En 1985, la Ordre des Amis de Manneken-Pis estas reiniciatita en sia aktuala formo, de la historiisto kaj ĵurnalisto Antoine DEMOL. Ĝi enkalkulas pli ol 150 membroj kaj estas direktita per dinamika komitato. Fine sinjoro Jean-Marc AHIME estas la oficiala vestisto de la Manneken-Pis.