SCHOEPEN Bobbejaan

Belga kantisto kaj muzikisto el nederlandlingva esprimo (Boom 1925 – Turnhout 2010).
• Plennomo: Modest Hyppoliet Joanna SCHOEPEN (private), Bobbejaan SCHOEPEN (artiste).
• Prononco: [ʼmɔdɛst *ʼipɔli:t ʼjɔ,ana ʼsɣupǝn , ʼbɔbǝjɑ:n ʼsɣupǝn].


Vere, Bobbejaan SCHOEPEN estas plena artisto: laŭvice aktoro, entreprenisto, fajfisto, gitaristo, kantisto, komediisto kaj komponisto. Tamen, fine de la jaroj 1930, lia kariero mizere komencas per kelkaj vodeviloj, dum kiuj li vagas kun ĉapelo por kolekti monon. En 1943, li ankaŭ lernas klasikan gitaron kun Frans DE GROODT.

Dum tiu jaro, li faras neforgeseblan koncerton ĉe la Ancienne Belgique en Antwerpen. Antaŭ multnombraj spektantoj, li kantas sudafrikan kanzonon, kiu komencas per tiuj vortoj «Panjo, mi deziras edzon he. Ne panjo, ne, Germananon, mi ne volas. Ĉar porkviandon mi ne ŝatas». Evidente, tio estas tro grava provoko por la nazioj, kiuj decidas forkonduki lin. Konsekvence, Bobbejaan SCHOEPEN estas devigata labori en Germanio kaj la spektaklejo estas fermita dum tri semajnoj. Kiel nura alternativo, li elektas kanti por la flandranoj, kiuj devige laboras.

En 1947 li renkontas Jacques KLUGER, kiu konvinkas lin registri diskon en nederlandlingvo, dum ke li ne deziras. En 1948 lia unua kanzono estas «De Jodelende Fluiter». En 1949, Bobbejaan SCHOEPEN turneas por la nederlandaj soldatoj en Indonezio kun 127 spektakloj dum tri monatoj. Rapide li fariĝas unu el la plej popularaj artistoj en Flandrio kun la furorkanto «De lichtjes furgono de Schelde» (1952).

Tiel, Bobbejaan SCHOEPEN turneas en proksimume dudek landoj, kun Joséphine BAKER, Gilbert BÉCAUD, Jacques BREL, Toots THIELEMANS kaj Caterina VALENTE, interalie. En 1957, li reprezentas Belgio okaze de la dua Eŭrovida Kantokonkurso en Germanio, kie li lasas neforgeseblan impreson pro sia fajfa sololudo. Dum la sekvanta jaro 1958, li partoprenas en la «Royal Variety Show» en Anglio, ĉiujara festo por la Reĝino-Panjo Elizabeth BOWES-LYON. Li estas verŝajne unu el la maloftaj eŭropanoj, kiu ludas ĉe la Granda Ole Opry en Nashville, grava loko por la kontremuziko. Sed la tradukado de alilandaj kanzonoj en angla, germana kaj nederlanda lingvoj ankoraŭ kondukas lin ĝis en Aŭstrio kaj Germanio.

En 1958, Bobbejaan SCHOEPEN aĉetas grandan cirkotendon por krei spektaklojn kaj moviĝi pli facile en Belgio. Ĝi havas sufiĉe da spaco por inter 900 kaj 1.200 homoj. La ideo de turneoj kun cirkotendo estas unika en tiu tempo. En 1959, li sekigas marĉon en Lichtaart kaj kreas sian propran spektaklejon. Do, liaj vojaĝoj ĉesas kiam Bobbejaanland malfermas siajn pordojn dum la 31a de Decembro 1961.

Intertempe, li edziĝas la nederlandan operokantistinon kaj fotomodelon Josephina (Josée) JONGEN dum la 18a de Majo 1961. Kune ili havas kvin infanojn: Robert (1962), Myriam (1963), Jacky (1964), Peggy (1968) kaj Tom (1970). Fine, plie de sia edzino kaj de sia bofratino Louise, Bobbejaan SCHOEPEN invitas tri el siaj kvin infanoj partopreni en la vivo de sia amuzparko Bobbejaanland.

Inter 1950 kaj 1967 li ludas en kvin muzikaj filmoj: du belgaj, du germanaj kaj unu german-ĉeĥa. En 1967, la germana televido ZDF decidas produkti muzikan filmon pri Bobbejaan SCHOEPEN, en kiu li ludas serion da furorkantoj. La filmo estas parte registrita en la studioj Barrandov en Praha, en la Kempen kaj en Bobbejaanland, kiu tiutempe estis sen amuzaĵoj.

Ekde 1975, Bobbejaan SCHOEPEN enfokusigas sian atenton nur sur la negoca parto de Bobbejaanland, kio ne mankas interrompi sian muzikan karieron. Dume, la amuzparko superregas la kabareton kaj la entreprenisto superregas la artiston. Evidente, li daŭrigas kanti surloke en pli glataj spektakloj, adaptitaj por amasturismo.

La vivo de Bobbejaan SCHOEPEN ne estas sen malfacilaĵoj. Post ĥirurgia operacio, li perdas sian kapablecon virtuoze fajfi. En 1986 li estas operaciita pri koro. En 1999, li suferas pro intesta kancero. En 2004, post prepara periodo de pli ol tri jaroj, la amuzparko Bobbejaanland estas vendita al la hispana grupo Parques Reunidos.

En 2005, Bobbejaan SCHOEPEN aperas kvarfoje sur scenejo, okaze de la literatura festivalo en Saint-Amour. Dum Majo 2008, post 35 jaroj, li registras novan KD kun la titolo «Bobbejaan». Li eĉ kunlaboras kun artistoj, kiel Daan, Axelle RED kaj Geike ARNAERT, la kantisto de la muzikgrupo Hooverphonic.

Inter la honoraj titoloj de Bobbejaan SCHOEPEN, estas necesa mencii: Ridder in de Kroonorde (1986) kaj Officier in de Orde van Leopold II (1995) de la Ministerio el la Vlaamse Gemeenschap. En Februaro 2007, li ricevas la Lifetime Achievement Award, por sia grava rolo en la belga muzikhistorio. En Julio 2008, li estas instalita ĉe la Whistlers Hall of Fame, konsiderita kiel la Panteono de la fajf-kantistoj.

Bobbejaan SCHOEPEN estas pioniro de la belga popmuziko kaj varieteo. Plie, li estas la unua belga kantisto, kiu havas sukceson sur la internacia scenejo. Lia repertuaro enhavas pli ol 600 kanzonoj kaj 5 milionoj da diskoj venditaj...