Askoy II

Belga velŝipo.
• Plennomo: Askoy II.
• Prononco: [ʼaskɔj ʼdø].


Dum sia enmariĝo en 1960, lʼAskoy II – el la nomo de insulo en Norvegio – estas velŝipo de 20 metroj longe, 5 metroj larĝe kaj 40 tunoj. Ĝi estas desegnita de Raymond DERKINDEREN kaj konstruita de la ŝipkonstruejo VANDEVOORDE. Ankaŭ ĝi estas mendita de la belga arkitekto Hugo VAN KUYCK, kiu krozas sur la Balta Maro, ĉirkaŭ Norvegio kaj Skotlando.

Sed, en 1974, lʼAskoy II estas vendita al Jacques BREL. Al tiu epoko, la kantisto forlasas la spektaklon kaj foriras de la haveno Antwerpen, por vojaĝo kiu daŭras preskaŭ du jarojn. Li krozas al la Markizinsuloj, al proksimume 1.600 kilometroj de Tahitio.

En 1976, Jacques BREL vendas la velŝipon al la usona Cathy CLEVELAND, kiu krozas inter Franca Polinezio, Nov-Zelando kaj Havajo. Siavice ŝi vendas la velŝipon al la usona Harlow JONES. Tamen, lʼAskoy II finas inter la manoj de la germana Helmut RUTTEN, drogtrafikisto kiu estas arestita sur la Fiĝioj! Post sekestro kaj publika vendo, la velŝipo estas aĉetita de la nov-zelanda Lindsay WRIGHT, ĵurnalisto kaj specialisto de la maro. Bedaŭrinde, meze de la jaroj 1990, dum li revenas sole en sia lando, li travivas teruran ŝtormon antaŭ la Baylys Beach kaj grondas...

En 2008, la velŝipo – kiu nur estas rustiĝita ŝipkorpo – estas akirita de la belga asocio Save Askoy II. Senprokraste, ĝi estas rehejmigita sur komercŝipo ĝis Antwerpen, 34 jarojn post ĝia foriro de la granda haveno. La asocio intencas ripari lʼAskoy II, kadre de projekto de socia ekonomio, kiu permesas al senlaboruloj retrovi decan okupon.