Julianekensborre

Belga skulptaĵo el brusela origino.
• Plennomo: Julianekensborre.
• Prononco: [ʼʒyljanǝkǝns,bɔr].

Teksto de 1388, el la arkivoj de la Cathédrale des Saints Michel et Gudule, mencias ke ŝtona statueto Julianekensborre – provizita per la akvoj de la Coudenberg – estas situanta ĉe la vojkruciĝo inter la Rue de lʼÉtuve kaj la Rue du Chêne. Bedaŭrinde, pri siaj aŭtoro kaj destino estas nenia certeco. Tamen, en 1619, ĝi estas anstataŭigita per la bronza statueto Manneken Pis