Louise

Belga princino el franclingva esprimo (Bruxelles 1858 – Wiesbaden {DE} 1924).
• Plennomo: Louise (Marie) (Amélie) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [luʼiz (ʼmari:) (aʼmeli:) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Louise DE BELGIQUE en franclingvo, Louise VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Louise VON BELGIEN en germanlingvo.


La princino Louise estas la unua filino de la reĝo Léopold II kaj de lia edzino la reĝino Marie-Henriette. Ŝia infanaĝo estas markita per strikta edukado, sen komforto, laŭ la principoj de edukado de tiu tempo. Intertempe, en 1869, okazas ankaŭ la morto de ŝia sola frato, la kronprinco Léopold, en lia 10a jaraĝo.

Poste, la princo Frederic HOHENZOLLERN-SIGMARINGEN kaj la princo Philippe DE SAXE-COBOURG-GOTHA, ambaŭ 30-jaraj junuloj, svatas la princinon Louise, kiu estas 16-jara. Konsiderante ke la reĝo Léopold II ne deziras union kun Prusio, pro la freŝdata franco-germana milito de 1870, edziĝo inter SAXE-COBOURG-GOTHA estas pli deca al siaj okuloj. Eĉ la reĝino tuj aprobas tiun edziĝon, ĉar la familio de Philippe vivas en Hungario, ŝia ŝatata patrujo.

Do, je la 4a Februaro 1875, Louise edziniĝas en Bruxelles kun sia kuzo Philippe DE SAXE-COBOURG-GOTHA, duko de KOHÁRY. Ŝi estas tiel malfeliĉa pro tiu kontraŭvola edziĝo ke, dum la edziĝonokto, ŝi forlasas sian liton por rifuĝi en la Serres Royales de Laeken! Tamen, ili havas kune du infanojn Léopold (1878-1916) kaj Dorothée (1881-1967).

Rapide, la edza paro ne akordas kune: la princo estas diboĉulo, kiu ne hezitas montri malkompreneman aŭtoritaton kaj inici sian tre junan edzinon pri la pornografio. Koncerne la princinon, kiu havas sufiĉe da forteco de karaktero, ŝi ne povas akcepti tian malmildan reĝimon. Louise venĝas sin per prodiga vivo en la mondumo, farante la belajn tagojn de la kortego en Wien, kie sia beleco radias kaj turnas la kapojn...

En 1880, ŝi proponas al Rudolf VON HABSBURG-LOTHRINGEN, heredanto de la aŭstro-hungara trono, edziĝi ŝian junan fratinon Stéphanie. Cetere, la kronprinco havas grandan amikecon por siaj bofrato kaj bofratino. Sed se li estimas la princinon Louise, li precipe partoprenas en la diboĉa vivo de la princo Philippe DE SAXE-COBOURG-GOTHA, ĝis la tragikaj eventoj en Mayerling (1889).

En 1895, ŝi renkontas en Wien kroatan oficiron, grafo Geza MATTACHICH, kiu fariĝas ŝia granda amo kaj ŝia bonfaranto. Dum Januaro 1897, ŝi kaŭzas skandalon, forlasante sian edzon por sia amanto kaj forkondukante ŝian filinon. (Sed, rapide, ŝiaj du infanoj rezignas revidi ilian patrinon.) En 1898, ambaŭ viroj decidas pri iliaj disputoj en duelo – unue kun pafiloj kaj poste kun spadoj – dum kiu la princo estas vundita. Plie, pro ekstravagancaj elspezoj, ŝi havas pli kaj pli da ŝuldoj. Tiamaniere, ke ŝi anoncas sian bankroton, kiam la grafo falsas la subskribon de la princino Stéphanie sur kambioj por multekostaj juveloj. Tial Louise estas enfermita en psikiatria hospitalo por ses jaroj kaj sia koramiko estas malliberigita por kvar jaroj. Post lia liberigo, li helpas ŝin eskapi de la azilo, en kiu ŝi estas enkarcerigita.

De tiam, ŝi vivas en Paris kun la grafo Geza MATTACHICH, ĝis lia morto. Je la 15a de Januaro 1906, Louise kaj Philippe DE SAXE-COBOURG-GOTHA fine eksedziĝas en Gotha, preskaŭ ok jarojn post la unuaj proceduroj. Post la morto de la reĝo Léopold II en 1909, ŝi kunigas kun sia fratino Stéphanie por reklamacii sian parton de heredaĵo al la belga justico.