WITTERYCK Antonius Josephus

Belga instruisto, eldonisto kaj esperantisto (Oostkamp 1865 – Assebroek 1934).
• Plennomo: Antonius Josephus WITTERYCK.
• Prononco: [ʼantɔnjus ʼjɔsɛfus ʼwitǝ,rɛjk].


Kiel sia patro, Antonius Josephus WITTERYCK akiras diplomon ĉe la Normaalschool van Torhout kaj instruas dum kelkaj jaroj. Amatoro de folkloro, li fariĝas membro de la Société d’Émulation pour lʼhistoire et les antiquités de la Flandre Occidentale (1887) kaj publikigas la «Recueil de contes populaires, de coutumes religieuses et de superstitions» (1889). Post sia edziĝo en 1890 kun Hélène DELPLACE, filino de eldonisto el Brugge, li daŭrigas sian karieron ankaŭ en tiu fako.

Antaŭ 1901, Antonius Josephus WITTERYCK laboras pri sia propra planlingvo. Poste, li interesas sin pri la Volapük. Sed, en oktobro 1901, li fine ekscias pri Esperanto, tuj mendas kurson en Paris kaj eklernas ĝin.

Pioniro de Esperanto en Belgio, Antonius Josephus WITTERYCK ludas gravan rolon en la belgaj esperantorondoj, dum la unua kvarono de la XXa Jarcento. Inter 1901 kaj 1914, li eldonas la flandran revuon «De Lusthof» kun esperanta rubriko. En oktobro 1902, li fondas la Bruĝa Grupo Esperantista, kiun li majstre prezidas ĝis 1920. Inter 1902 kaj 1908, li eldonas la revuon «La Belga Sonorilo». Intertempe, li eldonas tradukas aŭ verkas diversajn librojn, gvidas multajn kursojn kaj kunlaboras en la revuoj «Tra la Mondo», «Belga Esperantisto» kaj «The British Esperantist».

En 1912, post la morto de Amatus VAN DER BIEST-ANDELHOF, li fariĝas la dua prezidanto de la Belga Ligo Esperantista. Poste, Antonius Josephus WITTERYCK prezidas la belgajn kongresojn en Gent (1912), en Spa (1913) kaj en Mechelen (1914). Plie, li prezentas du raportojn favoraj al Esperanto, en la Internacia Kongreso por la helpo al militvunditoj.

Dum la Unua Mondmilito, Antonius Josephus WITTERYCK elmigras al Anglio kaj Nederlando. En ambaŭ landoj, li oficiale instruas Esperanton al militkaptitoj. Cetere, li fariĝas honora prezidanto de esperantgrupo en Hastings.

Post la milito, Antonius Josephus WITTERYCK revenas en Brugge, kie la presejo estas detruita kaj la presiloj estas forprenitaj. Bedaŭrinde, li ne plu povas labori kiel antaŭe, precipe pro kormalsano. Tamen, li denove prezidas la belgajn kongresojn en Sint-Niklaas (1922) kaj en Brugge (1924).

Fine, pro la influo de Antonius Josephus WITTERYCK, nova publika vojo en la urbo Assebroek estas nun nomita Zamenhofstraat.