Stéphanie

Belga princino el franclingva esprimo (Laeken 1864 – Pannonhalma {HU} 1945).
• Plennomo: Stéphanie (Clotilde) (Louise) (Herminie) (Marie) (Charlotte) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [steʼfani: (klɔʼtild) (luʼiz) (*ɛrʼmini:) (ʼmari:) (ʃarʼlɔt) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Stéphanie DE BELGIQUE en franclingvo, Stefanie VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Stephanie VON BELGIEN en germanlingvo.


La princino Stéphanie estas la dua filino de la reĝo Léopold II kaj de lia edzino la reĝino Marie-Henriette. Ŝia infanaĝo estas markita per strikta edukado, pro la malakordo inter siaj gepatroj. Intertempe, en 1869, okazas ankaŭ la morto de ŝia sola frato, la kronprinco Léopold, en lia 10a jaraĝo.

En Marto 1880, prestiĝa vizitanto venas al Bruxelles por eldiri al Stéphanie sian svatiĝon. Sed la edziĝofesto estas prokrastita dum unu jaro, ĉar ŝi ne ankoraŭ estas seksmatura. Dum la 10a de Majo 1881, kelkajn semajnojn antaŭ ŝia 17a naskotago, ŝi edziniĝas kun la kronprinco Rudolf VON HABSBURG-LOTHRINGEN – filo de la imperiestro Franz Joseph I VON ÖSTERREICH-UNGARN kaj de Elisabeth VON BAYERN – ĉe la Augustinerkirche en Wien. Dum la 2a de Septembro 1883, ŝi naskas filinon Elisabeth-Marie. La edza paro ne havas alian infanon, ĉar ŝia edzo infektas ŝin per venerea malsano, kiu malpermesas al ŝi unu plian gravedecon.

La edza paro ne bone akordas kune: Stéphanie deziras plene ĝui la nobelan rangon kaj la monduman vivon, dum Rudolf malestimas la nobelaron kaj dediĉas sin al diboĉa vivo kun sia bofrato. Malgraŭe, ŝi maltrankviliĝas pro la deprimaj emoj de sia edzo, sen sukcese komuniki sian angoron al la imperia familio. Dum la 30a de Januaro 1889, ŝi fariĝas vidvino en sia 24a jaro, kiam sia edzo mortas en Mayerling kun lia amantino, la 17-jara baronino Marie VETSERA.

Post sia unua malfeliĉa edzeco, la princino Stéphanie faras edziĝon laŭ koro en 1900, kun la hungara grafo Elemér LÓNYAY. Al tiu okazo, kaj eĉ se ŝi jam estas 36-jara, ŝi forlasas siajn imperiajn titolojn, altiras la koleron de sia patro kaj perdas la kontakton kun sia adoleskanta filino. Post la morto de la reĝo Léopold II en 1909, ŝi kunigas kun sia fratino Louise por reklamacii sian parton de heredaĵo al la belga justico.

La princino Stéphanie kaj la grafo Elemér LÓNYAY travivas kviete la lastajn jardekojn de ilia vivo en la kastelo Oroszvar en Hungario. Tie, ŝi skribas en 1937 siajn memoraĵojn «Mi devus esti imperiestrino». Pro la alveno de la soveta armeo, la edza paro forlasas sian kastelon en 1945, por rifuĝi en la Benediktanina Abatejo de Pannonhalma, kie ŝi baldaŭ mortas pro cerba kongesto, en sia 81a jaro.